+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La patro de Cisko kaj Vinjo 100 jara!

Aŭtoro Fadeno: La patro de Cisko kaj Vinjo 100 jara!  (Legita 4988 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
La patro de Cisko kaj Vinjo 100 jara!
« je: 15 februaro 2013, 09:43:30 atm »
Antaŭ precize 100 jaroj, la 15an de februaro 1913, naskiĝis Willy Vandersteen, la patro de "Suske en Wiske" aŭ de "Cisko kaj Vinjo", kiel ili estis baptitaj esperantlingve.

La aventuroj de la flandraj buboj Suske kaj Wiske estas konataj en ĉiuj kontinentoj. Ekster Flandrujo ili nomiĝas Bob et Babette, Dada & Beibei, Finn og Fiffi, Willy and Wanda, Anu ja Antti, Suske und Wiske, Bobi kai Lou, Bob e Bobette, Susuka te Wisuka. Ekzistas multaj aliaj formoj.
La bildstrioj de Cisko kaj Vinjo estas ofte tradukitaj. Ekzistas ankaŭ kelkaj albumoj en flandraj kaj nederlandaj regionaj lingvoj (frisa, groninga, drenta, twenta, limburga kaj brabanta).

Por honorigi la memoron de Willy Vandersteen kaj por konigi lian verkon, Flandra Esperanto-Ligo dum la tuta monato februaro ofertas la libron "La brusela bubo" rabatita kontraŭ 7,50 eŭroj inkluzive afrankon. Mendu ĝin de butiko@fel.esperanto.be. Por pli grandaj kvantoj ekzistas kromaj rabatoj.