Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 16 junio 2021, 08:09:20 atm

Titolo: Ieper-tago, je sabato la 3an de julio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 16 junio 2021, 08:09:20 atm

Okaze de la fino de mia virtuala kurso mi kunigos miajn kursanojn en Ieper kaj mi kaptas la okazon por ankaŭ inviti vin, de ambaŭ  flankoj de la landlimo.
Se vi estas grupo-respondeculo mi aprezus ankaŭ ke vi diskonigu la eventon al viaj membroj.
Estas sufiĉe ne-organizita afero - vi disponos pri multe da libereco - sed kelkaj aferoj estos organizitaj. Kaj lokuloj eble povos akompani vin por ke vi ne vojeraru en la urbo. Tiuj kiuj deziras ankaŭ povas vespermanĝi. Detaloj pri la restoracio sekvos.
Pli da informoj en eventaservo https://eventaservo.org/e/b9b226
Sed se vi interesiĝas, notu jam la daton kaj - prefere - jam nun sciigu al mi ĉu vi partoprenos. Mi sendos al vi pliajn detalojn poste.

Piet Glorieux piet.glorieux@gmail.com