+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  86a Itala Kongreso de Esperanto en Trieste

Ligitaj eventoj

  • Trieste: Itala kongreso: 24 aŭgusto 2019 - 31 aŭgusto 2019

Aŭtoro Fadeno: 86a Itala Kongreso de Esperanto en Trieste  (Legita 3746 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
86a Itala Kongreso de Esperanto en Trieste
« je: 23 novembro 2018, 07:59:35 atm »
De la 24a ĝis la 31a de aŭgusto en Trieste okazos la 86a Itala Kongreso de Esperanto. Temo estos: "Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ".
Informoj: https://kongreso2019.esperanto.it/eo/ kaj kongreso@esperanto.it

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 86a Itala Kongreso de Esperanto en Trieste
« Respondo #1 je: 04 septembro 2019, 10:54:37 atm »
Mallonga raporto pri la Itala Kongreso de Esperanto (Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>)
 
 Kiel en ĉiuj aliaj okazoj, ankaŭ nun restas ioma maldolĉo kaj sopiro
 po la impresoj kaj emocioj ĵus travivitaj. Antaŭ nelonge finiĝis en
 Triesto la itala Esperanto-kongreso de 2019. La 258 partoprenintoj
 venis el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Ocenaio. Ili renkontiĝis
 en la ĉefurbo de la itala landoparto Friuli Venezia-Giulia, por
 ankoraŭfoje ĝui la italan gastemecon, la belaĵojn historiajn-artajn
 kaj naturajn de nia lando kaj la varman akcepton de italaj
 esperantistoj.
 Malproksimaj de la daŭra kaj intensa trafiko de la marbordo trieta, ni
 eniris pacan oazon en la vastaj kaj festaj salonoj de la hotelo
 “Savoia Excelsior Palace”, , kiu gastigis dum unu semajno nian
 iniciaton.
 Dimanĉe la 25-an de aŭgusto la kongreso esti oficiale inaŭgurita per
 filmita mesaĝo sendita de la membro de la nun finiĝanta Eŭropa
 Komisiono, la litova Vytenis Povilas Andriukaitis. Lia parolado en
 Esperanto temis ĉefe pri la lingvaj defioj, kiujn Eŭropo renkontos en
 la estonta tempo.
 La sekvaj tagoj proponis tre riĉan programon. Krom la kutimaj
 Esperanto-kursoj por komencantoj kaj
 progresantoj, okazis seminario dediĉita al la problemoj de disvastigo
 de Esperanto en Eŭropo gvidita de la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio
 kaj alia pri la personeco de Leonardo da Vinci, en la kadro de la
 festado de la 500-a datreveno de lia morto (1519). Pluraj kontribuoj
 rerigardis la produktadon de ĉi tiu renesanca geniulo laŭ ŝanĝiĝanta
 perspektivo ĝuste por evidentigi la tutan riĉon kaj la malsimplecon de
 liaj pensoj, agadoj kaj atingitaj rezultoj en tiom da kampoj de la
 homa scio.
 Okazis ankaŭ multnombraj prelegoj pri temoj centraj en la
 Esperanto-komunumo kiel la rilato inter la gepatra lingvo kaj duaj
 lingvoj kaj la delikata demando pri lingvo-demokratio.
 En la programo, krome, estis libro-prezentado kaj disko-prezetado pri
 ĵus aperintaj verkoj, ekspozicio de aĉeteblaj libroj por lego-ŝatantoj
 kaj ekskursoj duontagaj aŭ tuttagaj al la plej fascinaj lokoj de tiu
 lando-parto. Male dum la vesperoj oni ĉeestis koncertojn kaj
 teatraĵojn foje en tre sugestoplenaj lokoj kiel la kastelo de Triesto
 sur la pinto de monto apud la katedralo.
 Do, ankaŭ ĉi-jare italaj kaj neitalaj esperantistoj havis la eblecon
 partopreni spertojn tre pozitivajn kaj pensojn pri la problemoj kaj la
 perspektivoj, kiuj ĉirkaŭas ilian komunumon, disiĝintan en la tuta
 mondo sed unuiĝinta pro komuna lingvo kaj pro la valoroj de amikeco,
 solidareco kaj respekto por aliaj, je kiuj konformiĝis ilia tuta
 historio jam pli ol centjara.