+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La Retbutiko de FEL festas

Aŭtoro Fadeno: La Retbutiko de FEL festas  (Legita 3928 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 590
  • Sekso: Vira
La Retbutiko de FEL festas
« je: 09 februaro 2020, 09:49:33 atm »
 :flower: :flower: La 9an de februaro 1996 malfermiĝis la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi verŝajne estis la unua retejo, kie oni povis trafoliumi librolistojn kaj mendi per simpla alklako. En tiu tempo ĝi prezentis al la publiko simplan liston, sen multaj detaloj. Nun, 24 jarojn poste, la Retbutiko ne plu estas simpla vendejo, sed informfonto pri literaturo kaj pri havebla muziko. Ĉu vi sciis, ke en la Retbutiko vi povas legi pli ol 3750 librorecenzojn el plej diversaj fontoj?

Por ke vi povu iom festi kun ni tiun 24an datrevenon, FEL hodiaŭ donas 10-elcentan rabaton pri ĉiuj siaj 320 eldonoj! Jen la tuta listo por via informo:

https://www.retbutiko.be/trovu/FEL

Okaze de via mendo ne preterlasu mencii en la notoj „Ne forgesu mian rabaton!”

Agrablan legadon!