+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Reta ILEI-forumo 14.4.2023 16:30 UTC

Ligitaj eventoj

  • ILEI-forumo (rete): 14 aprilo 2023

Aŭtoro Fadeno: Reta ILEI-forumo 14.4.2023 16:30 UTC  (Legita 1357 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Reta ILEI-forumo 14.4.2023 16:30 UTC
« je: 09 aprilo 2023, 15:20:52 ptm »

Karaj membroj kaj nemembroj de ILEI,

Laŭ decido de la ILEI-estraro la 14-an de aprilo, ekde la 16:30 ĝis la 18:00 UTC okazos la unua Forumo de ILEI pri la aprobita Laborplano. Temas pri la punktoj de la Grupo 5 de la Laborplano, kiu rilatas esence al informado al la ekstera publiko kaj instruado de Esperanto. Ĉar tiuj punktoj nepre postulas la partoprenon de la membroj kaj nemembroj de ILEI, vi estas petataj partopreni la Forumon.

Jen la Zoom-ligilo de la forumo: https://us02web.zoom.us/j/84640151378
Nur se demandite: Kunven-identigilo (Meeting ID): 846 4015 1378
Pasvorto (Passcode): esperanto

Ĉar la temoj estas multaj kaj la tempo limigita (1 horo longigebla al 1 horo kaj duono) prefere neniu parolu pli ol ĉ. 5 minutoj, por doni tempon al demandoj kaj komentoj de ĉiuj ĉeestantoj. Aliflanke, viaj kontribuoj estos tre bezonataj por motivi la estraron labori tiukampe.

Rigardu ankaŭ en  Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/8150ec

Renato Corsetti <renato@esperanto.org>