+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet - Datumbazo

Aŭtoro Fadeno: Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet - Datumbazo  (Legita 4742 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet - Datumbazo
« je: 06 aŭgusto 2018, 11:03:39 atm »
En la Fondaĵo Vanbiervliet troviĝas (kiel en aliaj bibliotekoj) multaj aferoj kiuj estas nek libroj, nek revuoj, kaj estas pro sia diverseco malfacile katalogeblaj: flagoj, afiŝoj, insignoj... Ĉar mi mem ne trovis taŭgan programon, mi fine de la pasinta jaro faris alvokon en Horizon.taal. Reage al tio Albert Claesen proponis por krei datumbazon por tiuj objektoj.
 
 Post pli ol duonjaro da laboro, ni opinias ke indas montri la datumbazon al la publiko, kvankam ĝi tute ne estas finpreta. La priskriboj estu dulingvaj nl-eo sed estas nun nur unu lingvo, iuj bildoj estas malbonkvalitaj, pro la granda kvantoj kelkaj serioj estas ne aparte priskribitaj sed grupigitaj en albumoj, iuj serioj ankoraŭ parte aŭ tute mankas (vinjetoj, fotoj, poŝtkartoj)... Tamen por esplorantoj ĝi jam nun utilas, ekzemple ĉar enestas pluraj objektoj pri aranĝoj en iama Sovietio nun tute forgesitaj.
 
 Ekde nun kaj dum kelkaj semajnoj la datumbazo konsulteblas je http://archivo.alcl.be . Instrukcioj por ĝia uzo estas je https://drive.google.com/open?id=1IcFO-p3-wr72e-hOG3FW78FrtMIZvXDW .
 
 Por la reta aliro la instrukciaro nur validas ekde p 5. Ĝi estis origine verkita por versio de la datumbazo instalita sur memorbastoneto, montrebla ie ajn, sen bezono kunporti propran komputilon kaj havi interreton. La unuaj paĝoj rilatas al la funkciigo de tiu versio. Se estas intereso por ĝi, mi volonte sendos informojn.
 
 Reagoj, sugestoj, proponoj por kunlaboro... bonvenas.
 
 Roland Rotsaert
« Lasta redakto: 13 aŭgusto 2018, 10:52:13 atm de PaulP »