Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 15 aprilo 2020, 15:45:02 ptm

Titolo: Anne Frank
Afiŝo de: PaulP je 15 aprilo 2020, 15:45:02 ptm

Antaŭ 75 jaroj britaj trupoj liberigis la nazian koncentrejon Bergen-Belsen. Unu inter la tie pereintoj estis Anne Frank, kies taglibro estis tradukita en multaj lingvoj kaj kiu legeblas ankaŭ en Esperanto (https://www.retbutiko.be/eo/ero/tafr (https://www.retbutiko.be/eo/ero/tafr)). Pri ŝi aperis ankaŭ fikcia verko, Anne Frank ne estas de hieraŭ (https://www.retbutiko.be/eo/ero/afhi (https://www.retbutiko.be/eo/ero/afhi)). Se vi ne jam havas ĉi tiujn librojn, vi povas mendi ilin de la Retbutiko de FEL per la supraj ligiloj.