Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 junio 2021, 18:37:30 ptm

Titolo: Novaj libroj legindaj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 junio 2021, 18:37:30 ptm

Antaŭ 30 jaroj, la 25an de junio 1991, Slovenio deklaris sendependecon. Se vi volas konatiĝi kun la literaturo de tiu lando, FEL proponas al vi du tradukojn el la slovena: Pilgrimanto inter ombroj (http://retbutiko.be/eo/ero/piom?lingvo=eo&ero=piom) rakontas la travivaĵojn de la aŭtoro en koncentrejo, La vipo kaj la turbo (http://retbutiko.be/eo/ero/vtur?lingvo=eo&ero=vtur) estis la unua „disidenta" romano en Slovenio.

Se vi ne jam havas ĉi tiujn librojn, mendu ilin de la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.be).