Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 novembro 2021, 08:40:57 atm

Titolo: Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 novembro 2021, 08:40:57 atm

La venontan lundon (15/11, 18:00-20:00) la Tel-Aviva klubo renkontiĝos en la nova sidejo de ELI en Alon-turo. Kiel la pasinta kunveno (vidu sube), la kunveno estos HIBRIDA, eksterlandanoj (kaj ekster-telavivanoj) estas bonvenaj partopreni per Zoom (https://huji.zoom.us/j/7508982919, 16:00-18:00 UTC). Amri rakontos pri la KLIMATO-KRIZO kaj la UN-klimato-pinto-kunveno en Britio pri kiu li verkis raporton aperonta en la decembra n-ro de Esperanto.
La pasintan lundon ni kunvenis en WIZO kaj vidis fotojn de Dubai. Partoprenis ĉ. 20 s-anoj, el ili 11 fizike kaj la ceteraj per Zoom. La estontaj kunvenoj okazos laŭ la sama ritmo, en WIZO kaj Alon ALTERNE. Membroj (kaj gastoj) estas bonvenaj PROPONI PROGRAMOJN kaj por la klubkunvenoj kaj por la Zamenhofa Vespero, okazonta marde la 14/12.[size=78%] [/size]