+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Anoncetoj / Zoekertjes / Re: Foto's uit Kortrijk, 1998: Wie kan helpen?
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 novembro 2021, 16:39:05 ptm »

De dame links van Jan Hanssens is zijn echtgenote Marie-Louise Claeys. (Mededeling van kleinzoon Arvid Viaene, naar aanleiding van de verjaardag van Jan op zaterdag 27 november.)

Meer foto's van Jan op www.flickr.com (zoektermen 'Hanssens Esperanto').

2
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Re: Esperanto Arkivo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 novembro 2021, 18:48:19 ptm »
La Vikipedio-paĝo estis verkita en 2007. Kiam flandra kampulo lastfoje sukcese konsultis http://www.radioarkivo.org/ ?
Intertempe mi trovis ke la posedanto estis Anton Oberndorfer en Aŭstrio. Serĉante en esperanta vikipedio mi kvarfoje trovis lian nomon; li tamen ne havas propran vikipedio-artikolon.

Reago al lia laboro ankoraŭ aperis antaŭ kelkaj monatoj, v. https://karapacopanoramo.blogspot.com/2011/07/esperanta-retradio.html


Ĉu Internacia Esperanto-Arkivo (http://www.iespa.eu/) transprenu la radio-arkivon?

Roland Rotsaert roland.rotsaert@gmail.com
3
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Esperanto Arkivo
« Lasta afiŝo de flandra kampulo je 17 novembro 2021, 12:55:23 ptm »
Ĉu iu scias [/size]kio okazis al pri la Esperanto Arkivo? Mi ne plu trovas la retejon... [/color] :'( :'( :'(


https://nl.wikipedia.org/wiki/Radio_Arkivo
4
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Libroj/Literaturo/Tradukoj
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 16 novembro 2021, 22:45:07 ptm »
An Olijslagers prelegos pri literaturo.[/size]Kio estas literaturo?Kiu literaturo ni konas en esperanto?Ni kune esploros.[/color]
5
Agenda / Agendo / LEA, Peer: (Vort)Puzlo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 16 novembro 2021, 22:43:58 ptm »
Ĉu vi konas multajn vortojn en esperanto?[/size]Tiam nepre venu ludi kun ni!Ni solvos la puzlojn prefere sen vortaro.[/color]
6
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Ludo: La granda vojaĝo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 16 novembro 2021, 22:42:54 ptm »
Kune ni ludos la ludon faritan de Lode van de Velde: La granda vojaĝo.[/size]Kiu plej rapide prelegos en diversaj urboj en Eŭropo?Ĉu ni vojaĝos trajne aŭ petveturante?Ĉu vi gajnos sufiĉe da mono por vojaĝi?Vi vidos kiam vi venos al nia klubo en Peer.[/color]
7
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Die Bienen und das Unsichtbare
« Lasta afiŝo de PaulP je 15 novembro 2021, 11:48:02 atm »
PREMIITA VERKISTO:  ESPERANTISTO.

Clemens J. Setz, konata kaj renoma aŭstra verkisto, pasintjare publikigis libron "Die Bienen und das Unsichtbare" (La abeloj kaj la nevideblo), libro pri planlingva literaturo, triono pri Esperanto; ĝi enhavas dekon da poemoj, kutime en tri versioj, originalo, traduko laŭvorta kaj poezia.

Li ĵus ricevis la ŝajne plej gravan germanan literaturan premion, Büchner-Preis, en valoro de 50 000 eŭroj.

Okaze de la transdono li laŭtlegis el sia verkaro kaj li inkluzivis du poemojn en Esperanto, de Auld kaj Baghy.
https://youtu.be/4nIBNbENrgk?t=47m10s
Minuto 47:10 - 51:22 proksimume.

Li aparte diris enkonduke, ke li uzas la ĉeeston de la premio juĝantaro por prezenti al ili poemojn en Esperanto.
8

Duan fojon ĉi-jare Norvega Esperantista Ligo invitas al reta seminario. Ĵaŭdon la 25-an de novembro inter 20:00 kaj 21:30 ni prezentos interesan temon por komuna diskutado kaj kleriĝo: Kiun rolon havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Ĉu ili iĝas marĝena aldonaĵo aŭ nura administra suplemento al esence angla­lingvaj studprogramoj kaj scienca publikigado? Aŭ ĉu kontraŭe ili restas gravaj, kaj la angla ilin nur komplementas en specifaj uzokampoj? Kaj ĉu tio ĉi entute estas problemo?

Enkondukos Bård Hekland, komentos pluraj niaj membroj surbaze de propraj spertoj kiel universitataj aŭ esplorinstitutaj dungitoj.

La seminario okazos per Zoom. Aliĝu per retpoŝta mesaĝo al oficejo@esperanto.no plej laste merkredon la 24-an de novembro. Vi ricevos retpoŝte la ligilon al la aranĝo.

9
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Fjodor Dostojevskij naskiĝis antaŭ 200 jaroj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 novembro 2021, 08:53:07 atm »
Okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Dostojevskij la eldonejo “Sezonoj” (Kaliningrado, Ruslando) je la jubilea tago (la 11an de novembro) publikigis “Kvin rakontojn” de Dostojevskij en tradukoj de Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov. La nova bitlibro estas senpage elŝutebla (laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) en la virtuala biblioteko de Sezonoj. Legu pli en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2/

Ĉu vi deziras legi pli kaj/aŭ ĉu vi preferas legi paperan libron? Ankaŭ la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo ofertas libron de li:  http://retbutiko.be/eo/ero/bnok&cart_id=6926419.2660
10
Agenda / Agendo / Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 novembro 2021, 08:40:57 atm »

La venontan lundon (15/11, 18:00-20:00) la Tel-Aviva klubo renkontiĝos en la nova sidejo de ELI en Alon-turo. Kiel la pasinta kunveno (vidu sube), la kunveno estos HIBRIDA, eksterlandanoj (kaj ekster-telavivanoj) estas bonvenaj partopreni per Zoom (https://huji.zoom.us/j/7508982919, 16:00-18:00 UTC). Amri rakontos pri la KLIMATO-KRIZO kaj la UN-klimato-pinto-kunveno en Britio pri kiu li verkis raporton aperonta en la decembra n-ro de Esperanto.
La pasintan lundon ni kunvenis en WIZO kaj vidis fotojn de Dubai. Partoprenis ĉ. 20 s-anoj, el ili 11 fizike kaj la ceteraj per Zoom. La estontaj kunvenoj okazos laŭ la sama ritmo, en WIZO kaj Alon ALTERNE. Membroj (kaj gastoj) estas bonvenaj PROPONI PROGRAMOJN kaj por la klubkunvenoj kaj por la Zamenhofa Vespero, okazonta marde la 14/12.[size=78%] [/size]
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10