+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 ... 8 9 [10]
91

La Akademio de Esperanto per jeso de 86% el la voĉdonintoj aprobis la deklaron pri la Esperanta litero “ŭ”.
Legu la deklaron en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/akademio-20/ kaj https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/pri-la-litero-u.html



92

Vendrede je la 20a horo eŭropkontinenthore, Alexander Shlafer parolos pri siaj travivaĵoj kiel multjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Monato.
Por pli da informoj pri Alexander mem: https://www.monato.be/2003/007974.html

En Antverpeno ĝi okazos hibride: ekde la 19.30a horo vi bonvenos en Lange Beeldekensstraat 169, por kune sperti la prelegon kaj poste plubabili ĝuante trinkaĵon.

Tiu evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK) kluboj.

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

Ĝis vendredo!

Klaas Dijkstra

93
Agenda / Agendo / Esperanto-tago je 26 julio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 junio 2023, 08:36:39 atm »
94
Kongresoj / Congressen / 100a Germana Kongreso de Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 24 junio 2023, 08:03:34 atm »
Raporto pri la 100a Germana Kongreso aperis en Ondo de Esperanto, https://sezonoj.ru/2023/06/germanujo-21/

95
Novaĵoj / Nieuws / Tiparo surbaze de kulturo en Esperanto
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 19 junio 2023, 13:00:41 ptm »
Dylan estas studento pri grafiko en Francio kiu estas ellaboranta tiparon bazitan sur la Esperanta kulturo. Pri tio li organizis ekspozicion en Toulouse, Francio. En la progema dum la ekspozicio estis menciita:

– Difino de Esperanto-kulturo.
– Kunlaboro kun esperantistoj/esperanto-parolantoj kaj aliaj renkontitaj personoj por la desegnado de la    piktogramaj literoj.
– La naskiĝo de “Esperanta Tiparo”, unuaj skizoj kaj komenco de la projekto.

Ligilo: https://toulouse.occeo.net/evenements/exposition-esperanta-tiparo/
96
Agenda / Agendo / Beneluksa Kongreso en Bouillon 28.9-1.10.2023
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 junio 2023, 13:42:25 ptm »

Nome de la V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio), mi ĝojas inviti vin al la BENELUKSA KONGRESO kiu okazos en la urbo BOUILLON en la sudo de Belgio, la 28-an, 29-an, 30-an de septembro kaj la 1-an de oktobro 2023.

BOUILLON estas la urbo de Godefroid de Bouillon. Ni evidente vizitos la kastelon, sed ankaŭ la ĉirkaŭaĵon. Pluraj promenoj estas planitaj en la belega ĉirkaŭa kamparo. Ni havos la grandan plezuron gastigi Katalin KOVATS (ĉefredaktoro de Edukado.net) kiu proponos altnivelajn kursojn.

Sabate vespere koncertos por ni Armel AMIOT. Li ankaŭ gvidos kantatelierojn. Ekkonu Armel en ĉi tiu filmeto : https://mallonge.net/armel22

La detala programo kaj aliĝilo aperas je https://benelukso.eu/bk2023/ .

Bouillon ne havas stacidomon.  Ni prizorgos taksiservon ekde Libramont.

Jean ANNET, Prezidanto de la V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio)
97
Diversaj / Diversen / Re: Klavarskribo
« Lasta afiŝo de PaulP je 13 junio 2023, 06:37:45 atm »
Behalve de naam het Klavarskribo niets te maken met Esperanto.
Meer hierover in het volgende artikel uit Monato:
http://www.monato.be/2005/008693.php
98
Diversaj / Diversen / Re: Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio
« Lasta afiŝo de PaulP je 13 junio 2023, 06:28:26 atm »
Pri Paul Otlet aperis artikolo en Monato, verkita de Roland:
https://www.monato.be/2004/008250.html
99
Lingvaj demandoj / Taalproblemen / Re: Vlaamse Canon
« Lasta afiŝo de PaulP je 13 junio 2023, 06:22:56 atm »


In afwachting een vraag: is 'kanono' de passende Esperanto-term voor 'onze' canon of zou er al iets beters bestaan?


De nieuwe PIV geeft een aantal betekenissen, waarbij wellicht nr. 7 dicht bij de gezochte betekenis past:

5 kolekto de literaturaj verkoj reprezentaj por ĝenro, periodo aŭ lando: infanoj legas librojn, kiujn la literatura kanono juĝas senvaloraj OE  6 kolekto de verkoj akceptitaj kiel aŭtentikaj kreaĵoj de unu aŭtoro, komponisto aŭ artisto.
 7 kolekto de (diversaŭtoraj) verkoj rigardataj kiel koheraj kontribuoj al kolektiva rakontaro: Maguire verkis pliajn tri romanojn en la kanono de Wicked Ko
100
Agenda / Agendo / Re: 10a de junio: Grupo de Lieĝo al Eben Ezer
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 junio 2023, 08:59:55 atm »
Jen informilo pri la lokoj kaj kelkaj fotoj. Filmeto de J.M. Jacques pri la pajlomuzeo estas je https://www.youtube.com/watch?v=5Q9Wrs7y6kQ .

Robert Garcet, la konstruinto de la turo Eber-Ezer, estis esperantisto, sed tiu flanko lia estas nun tute forgesita. Nur en kelkaj bibliotekoj restas libreto lia 'Eben-Ezer... helpa ŝtono', tradikita de Fredo Bosmans.

Mi konstatas ke neniu Wikipediopaĝo pri Eben-Emael kaj rilataj aferoj ekzistas en Esperanto; restas taskoj por eo-vikipedianoj...

Roland Rotsaert (roland.rotsaert@gmail.com)
Paĝoj: 1 ... 8 9 [10]