+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  5-a Traduk-konkurso “Lucija Borčić”

Aŭtoro Fadeno: 5-a Traduk-konkurso “Lucija Borčić”  (Legita 263 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1168
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
5-a Traduk-konkurso “Lucija Borčić”
« je: 30 aŭgusto 2021, 17:10:59 ptm »

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921-14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo lanĉas la 5-an literaturan traduk-konkurson de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. La konkursaj branĉoj estas jenaj:
  • poezio: maksimuma longo ne fiksita
  • prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj (kun spacoj)
La rezultojn oni publike anoncos la 14-an de novembro en Zagrebo, okaze de la 6-a Memorkunveno al Lucija Borčić. La organizantoj disdonos ĝis tri premiojn por branĉo. La aliro al la konkurso estas libera al ĉiu esperantisto, kiu rajtas partopreni per maksimume tri konkursaĵoj/verkoj kiuj antaŭe ne estis publikigitaj ĉu en la presa, ĉu en reta, bloga, fejsbuka formoj. Al la konkursaĵo oni nepre aldonu jenajn informojn:
  • personan nomon kaj familian nomon, poŝtan adreson, retadreson de la konkursanto;
  • titolon de la originalo, personan nomon kaj familian nomon kaj la bazajn datumojn de la aŭtoro de la tradukita verko.
La tradukaĵojn kune kun la originalaj tekstoj kaj aldonaj informoj oni sendu al la retadreso: hes@heskeu.hr ĝis la 5-a de septembro 2021. La premioj konsistas el diplomo. La organizantoj de la konkurso prizorgos la presadon de la premiitaj tradukoj konforme al la reguloj preskribitaj por tiu agado (respekto de aŭtoraj rajtoj ktp).