+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato

Ligitaj eventoj

  • Tel-Aviv pri klimato-krizo (per Zoom): 15 novembro 2021

Aŭtoro Fadeno: Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato  (Legita 1921 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato
« je: 12 novembro 2021, 08:40:57 atm »

La venontan lundon (15/11, 18:00-20:00) la Tel-Aviva klubo renkontiĝos en la nova sidejo de ELI en Alon-turo. Kiel la pasinta kunveno (vidu sube), la kunveno estos HIBRIDA, eksterlandanoj (kaj ekster-telavivanoj) estas bonvenaj partopreni per Zoom (https://huji.zoom.us/j/7508982919, 16:00-18:00 UTC). Amri rakontos pri la KLIMATO-KRIZO kaj la UN-klimato-pinto-kunveno en Britio pri kiu li verkis raporton aperonta en la decembra n-ro de Esperanto.
La pasintan lundon ni kunvenis en WIZO kaj vidis fotojn de Dubai. Partoprenis ĉ. 20 s-anoj, el ili 11 fizike kaj la ceteraj per Zoom. La estontaj kunvenoj okazos laŭ la sama ritmo, en WIZO kaj Alon ALTERNE. Membroj (kaj gastoj) estas bonvenaj PROPONI PROGRAMOJN kaj por la klubkunvenoj kaj por la Zamenhofa Vespero, okazonta marde la 14/12.[size=78%] [/size]