+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  eŭropa Himno (9a simfonio de Beethoven)

Aŭtoro Fadeno: eŭropa Himno (9a simfonio de Beethoven)  (Legita 4788 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
eŭropa Himno (9a simfonio de Beethoven)
« je: 18 novembro 2011, 07:29:46 atm »
Lastan semajnfinon, 13 novembro 2011, en Stella-Plage (FR) kie okazis la 23a eŭropa Rendevuo, Georgo Handzlik prezentis sian monologon pri Zamenhof. Brile!
 
La fina sceno aludis al interkompreniĝo, toleremo, paco, fakte al Eŭropo. Pro tio mi poste spontane kantis la "eŭropa Himno"-n. Multaj demandis la tekston ĉar ĝi kortuĝis la ĉeestantojn. Jam en pluraj eŭropaj korusoj (ne-esperantistaj) tiu "Himno" figuras en la repertuaro. ĝis nun EU oficialigis la 9an simfonion de Beethoven kiel "Eùropa Himno"-n, sed sen vortoj, nur la muzikon.

Mi kantas en korusoj kaj kiam ie oni volas kanti internacian kanton tute nature oni kantas "Odo al la Gxojo"-n, ĉu en la germana ĉu en nacia lingvo. Problemo estas kiam pluraj korusoj el diversaj landoj kune kantas. Kaj en eŭropaj aranĝoj mankis komuna kanto.

Sed en 2004 Umberto Broccatelli (1931-2010) verkis sian "eŭropa Himno"-n, kun la temo de paco kaj ĝojo post milita pasinteco. eŭropa Esperanto-Unio adoptis la tekston de Broccatelli kaj tradukigis ĝin jam en pli ol 30 lingvoj. Tute ne estas la celo kanti en iu ajn nacia lingvo; la traduko nur klarigas la vortojn, kaj eĉ ne estas kantebla. Oni kantu nur en Esperanto!

Teksto kaj muziko estas en la aldonaĵo. Do: kantu kune amikaro! Elprintu la himnon, lernu ĝin parkere, tiel ke en kunsidoj kaj eventoj ni vere "kantos kune"!

Flory Witdoeckt  www.europo.eu