+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Bruselo : Sezonfina Vespermanĝo la 28an de Junio

Ligitaj eventoj

  • Bruselo: Sezonfina vespermanĝo: 28 junio 2022

Aŭtoro Fadeno: Bruselo : Sezonfina Vespermanĝo la 28an de Junio  (Legita 1878 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Bruselo : Sezonfina Vespermanĝo la 28an de Junio
« je: 09 junio 2022, 19:59:35 ptm »

Post du jaroj sen sezonfina vespermanĝo, finfine ĉi jare ni denove povas organizi ĝin. Ĉu vi  estas EBGano aŭ ne, ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj kun ties kunul(in)o. Jen bona okazo por revidi nin unu la alian post tiu damna periodo de KoViMo

La sezonfina manĝo 2022 okazos mardon la 28an de Junio 2022 je la 18a00 horo. Ni elektis fruan horon ĉar kelkaj personoj ne ŝatas reveturi hejmen kiam malheliĝas. Plie se la vetero sufiĉe belas ni povos profiti agrablan vesperon ĉe la teraso, se ne interne.

Ĉe la greka restoracio «  KRITI » kiun ni jam vizitis en 2014:  Place de Bethléem - Bethléemplein • Chaussée de Forest 112 Vorst steenweg, 1060 St-Gilles / St-Gillis, je 800 metroj de la Suda stacidomo.

Bonvolu nepre mendi via(j)n loko(j)n plej laste ĵaŭdon la 23an de Junio ĉe nikolao@esperantobruselo.org

Intertempe ankaŭ ne forgesu la venontajn prelegojn en salono Casablanca 2 (2a etaĝo) ĉe de Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 St-Gilles / St-Gillis

• Mardon la 14an de Junio (18a30) : Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio
• Mardon la 21an de Junio (18a30) : Prelego de Bernard-Regis Larue pri « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento » (Kartografio 5)

Espereble ĝis tre baldaŭ

Nikolao