Pri la forumo / Betreft het forum > Ideoj / Ideeën

Nia celgrupo

<< < (2/3) > >>

PaulP:

--- Citaĵo de: Espero je 14 junio 2009, 05:19:35 atm ---Oni povas krei diversajn membrogrupojn kun diversaj rajtoj

--- Fini citaĵon ---

Tre bone, Albert. Tiam mi sugestas al la estraro de FEL, ke ili nuligu la FEL-vikion, kiu tamen estis apenaŭ uzata, kaj ke ni uzu tiun ĉi forumon. (Mi esperas, ke la estraro legas tiun ĉi fadenon  ;) )
Krome mi sugestas, ke estu kreita iu grupo "respondeculoj" aŭ "aktivuloj", kiu estu alireblaj nur al estraranoj de FEL, de lokaj grupoj, eks-estraranoj kiel Roland ktp., en kiu ni povas paroli pri internaj aferoj, kiel ekzemple financoj, kiujn ni ne nepre volas montri al la tuta mondo. ĉu estraranoj bonvolu sciigi sian opinion pri tiu sugesto?

Lodchjo:
Karaj,
Mi ne estas la estraro (l'état c'est moi), sed jen mia vizio :D
Efektive ni ne plu bezonas la vikion, sed ĝia strukturo al mi plaŭas por facile lokigi dokumentojn, kiel ekz. raportoj. Dua, ekzemple pri la ekspozicio de infanlibroj, mi ŝatas la eblecon rapide aldoni unu al la listo.
Sed prave, mi forigos tiujn rubrikojn kiujn ni ne plu bezonas (kaj farante tion eble forigos tamen ĉion) kaj anstataĵe tie aperigos ligon al la forumo.

Albert:

--- Citaĵo de: PaulP je 13 junio 2009, 19:27:53 ptm ---
--- Citaĵo de: rotsaert8000 je 13 junio 2009, 18:45:35 ptm ---Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...

Roland

--- Fini citaĵon ---
Jes, ankaŭ min tio ĉenas. Mi ne komprenas la celon de la anonimeco en forumo kiel tia ĝi.

--- Fini citaĵon ---

Pli bone malfrua reago ol nenio, ĉu ne?  :-[
 
Mi konsentas ke inter FEL-anoj ne necesas anonimeco sed tamen ankaŭ komprenas kaj eĉ, en certaj kazoj, ŝatas la uzadon de pseŭdonimoj.
Bone elektitaj kaj sinceraj pseŭdonimoj donas ofte pli da informoj pri la kaŝita persono ol la vera nomo (se oni ne konas la personon).
 
Ekzemple unu membro uzas la pseŭdonimon "biciklanto". Mi ne konas lin sed mi nun almenaŭ scias ke estas iu kiu ŝatas bicikli. Tiam mi komencas pensi kaj kombini:
* Kutime iu kiu ŝatas bicikli estas sportiva persono kaj ankoraŭ eblas sufiĉe bone movi.
* Do li verŝajne ne estas tro maljuna.
* ĉar li ankaŭ estas Esperantisto mi pensas ke li ankaŭ ŝatas vojaĝi per biciklo.
* Se tio estas vera, vojaĝi per biciklo donas pli da kontaktoj kun enloĝantoj de la lokoj kiujn li vizitis.
* Persono kiu multe vojaĝas estas tre ofte interesa persono kiu havas tre ĝeneralan konon kaj do povas korespondi pri diversajn aferojn. 
Se li nur uzis sian veran nomon kaj mi ne konas lin, mi scias nenion pri la persono, nur ke li nomiĝas Jos, Jef, Louis, aŭ ....
 
Fakte estas la sama sistemo kiel emotikoj, ĉi-foje oni ne aldonas informojn al la skribitaj tekstoj sed pri la persono mem.
 
Sed, ĉar mi estis "Espero" kaj do "esperas" ke oni ŝatas kion mi faras, mi donas la "bonan" ekzemplon kaj forlasas mian pseŭdonimon por uzi mian veran nomon "Albert".
 
Nun estus du personoj en la forumo kiuj nomiĝus "Albert" kaj tio ne funkcias.
Do mi ankaŭ ŝanĝis mian administrantan nomon "Albert" al "Albert1".
 
Tiu nova nomo "Albert1" ne estas pseŭdonimo kaj neniel rilatas al nia reĝo, estas nur solvo por la problemo de duobla nomo. 'E'

Sekretario F.E.L.:

--- Citaĵo de: PaulP je 13 junio 2009, 17:10:14 ptm ---Karaj,
Flandra Esperanto-Ligo nun havas 5 retejojn:
www.monato.net
www.retbutiko.net
www.esperanto.be/fel
http://www.ipernity.com/user/flandra_esperanto-ligo
kaj tiun ĉi forumon.

La celgrupo de la du unuaj estas klara: publiko, kiu jam regas Esperanton. La celgrupo de la tria ankaŭ estas sufiĉe evidenta: la ĝenerala publiko, ne nepre jam esperantlingva. La kvara retejo, tiu de ipernity, ĉefe celas informi la jam Esperantoparolantan publikon pri la avantaĵoj de FEL (FEL, kie la movado moviĝas!).

Sed kiu estas la celgrupo de Tiu ĉi forumo? ĉu la ĝenerala publiko, ĉu la aktivuloj de FEL? Eble la respondo ne ŝajnas al vi grava. Al mi ĝi gravas pro la jeno: ĉu ni menciu la forumon en niaj varbiloj pri Esperanto, aü ĉu ni menciu nur, aŭ precipe, la ĉefan retejon de FEL (www.esperanto.be/fel)?

Volonte mi legos viajn ideojn kaj komentojn!

--- Fini citaĵon ---

   ŝajnas al mi ke ĉiu retejo havas propran specifan taskon kaj eblecon.
* Monato kaj retbutiko estas specifaj paŝoj por specifaj agadoj de FEL: Monato kaj la libroservo. Do ili estas gravaj kaj restu.
* Esperanto.be: iu ajn kiu rete serĉas informojn pri esperanto facile trovas www.esperanto.be. Por la ekstera mondo, ĝi estas/estus/estu nia 'unua visaĵo'. Do ĝi ege gravas.
* Tiu ĉi forumo estas tute alia afero, ĝi ne estas informilon por la ekstera mondo sed rekta komunikilo por la Eo-movado mem. Kvankam mi povus 'elpreni' informojn kaj meti ĝin en la ĉefa retejo, ekzemple la kalendaro, mi povus regule kontroli ĝin kaj anonci novaĵon interesan en la ĉefa retpaĝo. Necesas evidente ke la grupoj uzu ĉi tiun eblecon...

Do, jes estas diversaj retpaĝoj, sed ĉiu havas celon kaj sencon propran.

Pilgrimo:
   Pri la pseŭdonimoj:
Homoj kiuj jam multe spertas pri retforumado scias ke uzado de pseŭdonimon estas kutima afero. Kiam Tiu ĉi forumo komencis, mi ne sciis ke ĝi estu 'oficiala' forumo de la movado, do mi traktis ĝin kiel kutimaj forumoj.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio