Pri la forumo / Betreft het forum > Ideoj / Ideeën

Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?

<< < (2/2)

Robert:

--- Citaĵo de: ***** je 06 oktobro 2012, 16:33:00 ptm ---... kaj tamen la problemo estas; trovi la vojon en la multe tro da rubrikoj.
--- Fini citaĵon ---

Tio povas esti prava. Mi iom serĉis konsilojn en la interreto, kiel kreskigi forumon. Unu ideo estis, ke unue oni ne havu tro da kategorioj ktp. Eble komence oni fakte bezonas nur unu kategorion. Kiam uzantoj skribas mesaĝojn fariĝas klare, kiel oni uzas la forumon kaj tiam oni povas krei novajn kategoriojn por ordigi ĉion (se tio necesas). Do temus pri natur-evolua laŭbezona kreado de rubrikoj kaj kategorioj, antaĵenigita de la uzantoj mem.

Tia metodo havas la avantaĵon, ke novaj uzantoj tuj vidus ĉiujn mesaĝojn en unu kategorio. La nombro da mesaĝoj certe aspektus pli impresa tiel (kompare kun la nuna stato, kie diversaj kategorioj enhavas nur kelke da mesaĝoj). Mi suspektas, ke plej multaj homoj ne emas skribi mesaĝon en rubriko/kategorio, kiu ĝis nun enhavas tre malmulte da afiŝoj. Ili timas, ke neniu rimarkos la mesaĝon, ke la publiko estas tro malmultnombra.

ĉe la forumo de Lernu, mi ofte aŭdas de uzantoj, ke oni  skribas pli da mesaĝoj en la angla ol en Esperanto. Tio estas tute malĵusta aserto. Fakte la nombro da mesaĝoj en Esperanto estas pli ol duoble pli granda ol la nombro da mesaĝoj en la angla. Do, kial homoj povas tiel miskonkludi?! Nu, estas ĉar ĉiuj anglalingvaj mesaĝoj aperas nur en unu rubriko, do la nombro da mesaĝoj por tiu rubriko estas tre granda. Kompare kun tio, la Esperantlingvaj mesaĝoj aperas en 8 diversaj rubrikoj. Multaj ne emas kalkuli la suman kvanton de tiuj 8 Esperantlingvaj rubrikoj, do ili tuj miskonkludas, ke anglalingvaj mesaĝoj estas pli multnombraj ! Sonas tre strange, sed vere estas tiel.

Multo dependas de la tuja impreso, la aspekto de aktiveco ktp...

Robert:
En la testforumo mi nun provas malpligrandigi la nombron da kategorioj / rubrikoj, kiel eksperimento. Mi rimarkis, ke nun estas diversaj rubrikoj, kiuj temas pri novaĵoj / anoncoj, kaj mi pensas ke eblas kunfandi ilin.

Diversaj rubrikoj estas nun uzataj kiel fiksitaj retpaĝoj anstataŭ kiel parto de forumo. Ekzemple, jena rubriko: Interessante webpaginas

- tiu rubriko povus esti unu sola fadeno, kaj ĝia komencinto povus ĝisdatigi la unuan afiŝon por listigi la interesajn retejojn. En la nuna stato, aspektas tre strange, ke ekzistas tuta rubriko, kiu enhavas tre malmulte da respondoj.

Navigado

[0] Fadenlisto

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio