Pri la forumo / Betreft het forum > Ideoj / Ideeën

Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne

<< < (2/2)

Pilgrimo:

--- Citaĵo de: PaulP je 29 julio 2013, 21:09:41 ptm ---
--- Citaĵo de: Pilgrimo je 29 julio 2013, 20:39:50 ptm ---
Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

--- Fini citaĵon ---

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

--- Fini citaĵon ---

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?


--- Citaĵo de: Chainy je 25 julio 2013, 00:09:42 atm ---Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo!
--- Fini citaĵon ---

Mi ekzemple ne ŝatas tion.

Albert1:

--- Citaĵo de: Pilgrimo je 29 julio 2013, 21:44:42 ptm ---
--- Citaĵo de: PaulP je 29 julio 2013, 21:09:41 ptm ---Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

--- Fini citaĵon ---

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?

--- Fini citaĵon ---
Tiu ĉi forumo estas ege fleksa kaj povas esti tre facila adaptita al diversaj deziroj. Nur estas granda problemo ekscii kion volas la Esperantistoj?
Lastatempe pliaj personoj demandas sin ĉu la malsukceso de la forumo estus ĉar oni devas ensaluti pere de pasvorto.
Ili trovas la sistemon tro malfacila.  ???
 
* Sen uzantnomo kaj pasvorto ne eblas iu ajn protekton.
Ankaŭ ne eblas fermi kelkajn rubrikojn do ĉio devas esti videbla al ĉiuj.
* Se ĉio estas videbla kaj kelkaj homoj volas reagi sed ne volas (aŭ scipovas) ensaluti, ĉion devas esti libere alirebla.
* Se ĉio estas tute malfermita por ĉiuj, tute ne eblas havi kontrolon pri kiu eniras la sistemon. Do ankaŭ neniu scias kiu estas kiu.
Nuntempe estas kontrolo por novaj anoj pri ensaluto pere de uzantnomo, pasvorto, vera nomo kaj antaŭnomo kaj la unua fojo per 'kaptcha' (miksitaj literoj kaj ciferoj ne legebla per maŭino).
Administranto ricevas tiun mesaĝon, kontrolas ĝin kaj decidas ĉu la ano povas esti membro aŭ ne.
 
Pilgrimo, vi certe pravas ke oni ne ĉiam povas esti certe pri la donitaj nomoj sed la plimulte da falsaj nomoj estas sufiĉe 'falsa' por ke oni rekonas la spammaŭinojn el la veraj homoj.
(kelkaj ekzemploj: gavrilovsmol1909, Truman5934, hara2021, Cantos0417, ...ktp ...)


Miaj personaj preferoj estas ke:
* ĉiu gasto povas legi ĝeneralan parton por havi impreson pri kiu temas la forumon
* se li/ĝi havas intereson, li/ĝi devas aliĝi por legi pliajn partojn
* depende de la membreco li/ĝi povos eniri specifika(j)n grupo(j)n kun certaj rajtoj depende de la membreco kaj aligita grupo Tamen mi ankaŭ scias ke estas ege malmultaj Esperantistoj kiuj volas aktive partopreni kaj tial oni decidis post kelka tempo ke ĉiu vizitanto povas legi ĉion kaj nur registritaj membroj povas reagi.
 
Mi nun estas tre scivolema kiom da respondoj venos al Tiu ĉi enketo kaj kiujn ŝanĝojn ni devas fari?

Albert1:

--- Citaĵo de: Albert CLAESEN je 29 julio 2013, 19:56:00 ptm ---ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:

--- Fini citaĵon ---
ATENTU!
Por vidi kaj partopreni la enketon, oni devas ensaluti!
 

Albert1:
Malgraŭ la (ŝajne) forta diskuto pri la uzo de kaŝnomoj aŭ ne, nur 9 (Naŭ) gemembroj vere interêsiĝis .
Ok el la naŭ partoprenantoj estas por la uzo de kaŝnomoj (4 - 4) kun malgranda diferenco en la elekto.
Do ekde nun la veraj nomoj estos devigitaj por la registrado KAJ videblaj en la profilo de la ano sed NUR por registritaj anoj kiuj ensalutis.
 

Navigado

[0] Fadenlisto

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio