+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet – Jarraporto 2017

Aŭtoro Fadeno: Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet – Jarraporto 2017  (Legita 4307 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet – Jarraporto 2017
« je: 01 marto 2018, 21:13:53 ptm »

Katalogado


Fine de la jaro en Hispanio denove estis lanĉita la diskuto pri komuna katalogo por Esperanto-
bibliotekoj (de kiu la Fondaĵo antaŭ multaj jaroj estis kuniniciatinto). Nun ŝajnas esti reala ŝanco ke
[size=78%]dum la somero de 2018 oni prezentos konkretan projekton. Tamen la Fondaĵo ne plu havas la[/size]
rimedojn por aktive kontribui al tio. Nove alvenintaj libroj daŭre estas registritaj en Access-katalogo.
Post nova alvoko kolego el Limburgo (orienta Belgio) prezentis sin por kontrui datumbazon en kiu
estu registrataj la ne-libroj kaj ne-revuoj. Fine de decembro la unuaj afiŝoj estis registritaj en la nova,
ankoraŭ finpretigota, datumbazo.


Ĉefaj plenumitaj taskoj dum 2017


 Post la reordigo de la kongresdokumentoj (2015-2016) dum 2017 okazis la reordigo de la
turismaj informiloj. La tasko ne estas finita; i.a. necesas forigi la troajn duoblaĵojn.
 La registrado de la donacoj ricevitaj en 2016 estas preta. Dum 2017 ne estis menciindaj
donacoj. Iom post iom la duoblaj ekzempleroj estas metitaj aparte. La duoblaĵoj estas
ofertitaj al interesitoj, sed mankas kandidatoj. La Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience
(kvazaŭ la nacia biblioteko de Flandrio, http://www.consciencebibliotheek.be) transprenis
dekon da ekzempleroj.
 La afiŝokolekto (nun pli ol 300 eroj) dum la lastaj jaroj konsiderinde kreskis. La afiŝoj estas
reordigitaj kaj pretaj por registrado.


Servoj

Ankaŭ dum 2017 regule alvenis informpetoj el en- kaj eksterlando. La ĉefa parto de la esploroj rilatis
al libro pri la historio de Esperanto en Indonezio, kiu aperu komence de 2008. La revuo-kolekto de la
Fondaĵo por tio estis riĉa informfonto.


Personaro


Hugo Rau pro sanproblemoj dum la tuta jaro ne povis veni al Kortrijk; ankaŭ dum 2018 li malmulte
aktivos. Lia studo pri la Esperanto-grupoj en Flandrio inter la du mondmilitoj ne estis finpretigita. Liaj
notoj estas je dispono de eventuala alia persono kiu pretas daŭrigi la laboron. La nun pli bone
konsultebla afiŝokolekto (kun kelkdekaj ekzempleroj el tiuj periodo) povas esti helpo.


Roland Rotsaert
https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/