Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 januaro 2019, 08:20:37 atm

Titolo: Dokumenta E-Centro (DEC) el Đurđevac petas helpon
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 januaro 2019, 08:20:37 atm
Malnova agrikultura konstruaĵo en Đurđevac (Kroatio, https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%90ur%C4%91evac (https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%90ur%C4%91evac)) transformiĝas al sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), Nacia Esperanto-Arkivo, kreskanta jam 40 jarojn  iniciate de Josip Pleadin. Estas la intenco inaŭguri la renovigitan centron en septembro 2019, sed por la lasta fazo de la laboroj ankoraŭ estas bezonataj 20.000 eŭroj. Subtenantoj povas ĝiri iun sumon al konto deoc-f (DEC) ĉe UEA aŭ aĉeti 'BRIKO'n (1 BRIKO valoras 1 eŭron). La nomoj de tiuj, kiuj donacos minimume 250 eŭrojn, estos gravuritaj sur speciala ŝtona tabulo, kiu pendos sur la ekstera muro de la domo.

Pli detalaj informoj estas en la suba Word-dosiero.

Josip Pleadin (josip.pleadin@gmail.com)

Titolo: Re: Dokumenta E-Centro (DEC) en Đurđevac inaŭgurita
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 septembro 2019, 09:10:14 atm
La nova domo de Dokumenta Esperanto-Centro estis inaŭgurita
dimanĉe, la 22-an de septembro. Partoprenis la inaŭguron ĉirkaŭ
cent geesperantistoj, inkluzive la direktoro de UEA Martin Schaeffer.

Aldone kelkaj fotoj.