+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Informiloj / Informatie / Re: Stela Besenyei-Merger: La Esperantisto de la Jaro 2024
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 februaro 2025, 07:45:18 atm »
En la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” aperis intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun Eszter (Stela) Besenyei-Merger (prononcu: Béŝenjej-Merĵé), la Esperantisto de la Jaro 2024. Hodiaŭ ĉi tiu intervjuo aperis ankaŭ en la samtitola novaĵretejo ĉe https://sezonoj.ru/2025/02/stela/.
 
***
Mi atentigas pri rimarko (rilate al la krizo en nia movado) je la fino: "Unu tre bona ekzemplo estas la stato de libroeldonado, kaj kiel libromendado funkcias en UEA." La rimarko ankaŭ, kaj eĉ pli, validas por FEL! (rr)
 
 

2
Antverpeno / Aruŝo
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 februaro 2025, 06:00:28 atm »


Ni invitas partopreni la spektadon de la filmo pri la UK en Aruŝo, Tanzanio, vendredon la 7an de marto je la oka horo. Se vi ĉeestis la kongreson, tiam estas bona okazo rememori pri la “Neforgeseblaj momentoj de la UK-2024 en Aruŝo” - tiel nomiĝas la filmo. Se vi ne partoprenis la kongreson, tiam estas des pli grava kialo spekti filmon pri la unua en historio Universala Kongreso de Esperanto en Afriko!

Aŭtoro de la filmo estas Aleksej Salomatov.

Amike
3
Novaĵoj / Nieuws / Jarraporto 2024 de Belga Esperanto-Federacio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 februaro 2025, 20:15:19 ptm »
Ĵus pretiĝis la fina versio de la raporto pri la agado de Belga Esperanto-Federacio (BEF), do de ĉiuj belgaj Esperanto-asocioj, dum la pasinta jaro 2024. Estas 32-paĝa dokumento. Elŝutu ĝin je https://benelukso.eu/arkivo/BEF/2024-BEF-jarraporto-definitiva-versio.pdf
4
Familia vivo / FORPASIS RENATO CORSETTI (1941-2025), HONORA PREZIDANTO DE UEA
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 februaro 2025, 16:54:42 ptm »

UEA profunde bedaŭras informi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.

Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj oficis ĝis 1986; denove en 1998 kiel Vicprezidanto kaj en 2001 kiel Prezidanto de UEA. Dum sia longa kariero en UEA li aktivis en multaj komisionoj kaj kunlaboris en multaj projektoj kun aktivuloj tra la mondo, ekzemple en la Instituto Hodler '68, kie li estis Prezidanto (1980-1986) kaj Vicprezidanto (ekde 2002). En 2011, rekonante lian longdaŭran agadon por la Asocio, la Komitato de UEA deklaris lin Honora Membro kaj en 2023 nomumis lin Honora Prezidanto okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino. Li ankaŭ ricevis la Premion Deguĉi en 2008. ! Krom siaj honoraj titoloj kaj premioj en UEA li ankaŭ estis Honora Prezidanto de TEJO.

En la pasintaj kelkaj jaroj li aktive kunlaboris por informa agado de UEA, kunordigante projektojn pri disvastigado de afiŝoj rilate al lingva justeco kaj okaze de la Esperanto-Tago kaj la Tago de la Gepatra Lingvo. Krome lia agado ne limiĝis en UEA kaj TEJO: li ankaŭ estis estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1998.

Li estis lingvisto kaj profesoro, ofte prelegante aŭ verkante en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li aŭtoris multajn artikolojn kaj librojn. Li instruis psikolingvistikon en la Universitato "La Sapienza" de Romo en la 1990-aj jaroj kaj estis profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino.

UEA perdis ne nur eksan prezidanton, sed ankaŭ gravan kunlaboranton, amikon kaj unu el la plej gravaj motoroj en la moderna historio de la Asocio. UEA esprimas siajn profundajn kondolencojn al la tuta familio, ĉefe al lia edzino Anna Löwenstein, mem honora membro de UEA kaj eminenta Esperanto-instruisto, kaj al liaj tri filoj. (Gazetara komuniko de UEA)
6
Agenda / Agendo / kurso, blinduloj
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:26:31 atm »
7
Agenda / Agendo / bicikli aŭ kanti
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:24:45 atm »
8
Agenda / Agendo / kurso
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:21:47 atm »
9
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 25 januaro 2025, 17:44:18 ptm »
Ĵaŭdo la 20-an de februaro 2025
Profesoro Jo Haazen, nun okdekjara, estas ankoraŭ internacie aktiva kiel mondfama kariljonisto kaj kiel esperantisto. Li venas por prelegi al ni pri siaj multaj vivspertoj kaj pri sia freŝdate publikigita aŭtobiografio  “Een Haas in de Toren”. Kutimaj horo kaj loko!
10
Antverpeno / Andoro
« Lasta afiŝo de PaulP je 23 januaro 2025, 11:23:49 atm »

Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizita de la kluboj de Londono kaj Antverpeno morgaŭ vespere je la 20a horo.

James Hawkey, kiu laboras ĉe la Universitato de Bristolo, kiel esploristo pri lingvistiko prelegos al ni pri la Andora Princlando ("Andoro"), eta lando en la sudo de Eŭropo.
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10