+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Spertoj pri la UK kaj la gastlando Tanzanio
« Lasta afiŝo de laprogreso je 27 aŭgusto 2024, 17:58:08 ptm »
La 26an de septembro 2024 je la 20.00a horo Heidi Goes prezentos: "Spertoj pri la UK kaj la gastlando Tanzanio. Aldone Abel Massiala kantos en la klubejo de La Progreso.
2
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 24 aŭgusto 2024, 22:01:47 ptm »
 ĵaŭdo la 19-an de septembro
En la monato de septembro, kiel kutime, ĉiu partumanto parolas dum 10 minutoj pri travivaĵo aŭ pri io ajn kion li/ŝi ŝatas komuniki al ni, kun aŭ sen bildoj je la ekrano.
Kunveno la 19-an de septembro je la 15h 30, Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout.
   
 
3
Agenda / Agendo / 110a UK en Brno
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 aŭgusto 2024, 19:29:34 ptm »
La 110a Universala Kongreso okazos en Brno, Ĉeĥio, de la 19a ĝis la 26 julio 2025.
4
Diversaj / Diversen / Fraŭdanto
« Lasta afiŝo de PaulP je 14 aŭgusto 2024, 12:07:39 ptm »



Karaj,
Mi aŭdas de pluraj fontoj, ke iu provas sub falsaj nomoj kontakti esperantistojn, sendube kun fraŭdaj celoj. La unua letero ĉiam tekstas same:

Hallo
Kan ik met je praten?
Per e-mail?

Prefere ne respondu sed plusendu la leteron al verdacht@safeonweb.be

Restas la demando kiel la fraŭdanto akiris la adreson de tiom da esperantistoj. Tre verŝajne la komputilo de iu inter ni estas kaperita.

5
Kursoj / Cursussen / Cursussen van de Londona Esperanto-Klubo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 07 aŭgusto 2024, 11:14:05 atm »
De Londona Esperanto-Klubo start binnenkort nieuwe online-cursussen Esperanto voor verschillende niveaus, van beginners (A1) tot gevorderden (C1). De beginnerscursus is in het Engels, de andere in het Esperanto.

Zie https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html
6
Kongresoj / Congressen / Wereldcongres Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 06 aŭgusto 2024, 10:56:38 atm »
Op dit ogenblik vind het wereldcongres plaats in Afrika; de verslagen van de voorbije dagen staan op https://uk.esperanto.net/2024/kuriero.

Honderd jaar geleden vond het wereldcongres plaats in Wenen, met 3000 deelnemers uit 40 landen. Bernhard Tuider van het Esperanto-museum in Wenen blikt erop terug (in het Duits):

https://www.onb.ac.at/mehr/blogs/detail/wien-im-sommer-1924-tagungsort-des-esperanto-weltkongresses
7
Antverpeno / Re: Dramo-filmo „La Evento”
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 20 julio 2024, 20:20:17 ptm »
Kiel nomiĝas originale la filmo? L'évènement?
8
Antverpeno / La universo multkolora
« Lasta afiŝo de PaulP je 15 junio 2024, 09:49:37 atm »


La 21an de junio 2024 je la 8a horo vespere Loïc Rossi prelegos antaŭ la grupoj de Antverpeno kaj Londono pri „La universo multkolora”.

La belaj fotoj de la kosmo, kiujn oni povas vidi en revuoj aŭ en Interreto estas tre koloraj. Sed de kie venas la koloroj de la astroj? Kiel oni akiras tiajn fotojn? Kaj kion ili signifas?

En tiu prelego Loïc Rossi provos klarigi kial kaj kiel la universo povas esti multkolora, eĉ en la nigra nokto. Kaj li montros al vi, ke tiuj belaj bildoj plejofte mensogas ...
9
Antverpeno / Artefarita Intelekto
« Lasta afiŝo de PaulP je 07 junio 2024, 07:44:08 atm »
Ĉi vi volas scii ĉion pri Artefarita Intelekto? Ĉeestu la prelegon de Michael Nedzelsky pri: „Avideco por artefarita intelekto” ĉi-vespere je la 20a horo. La prelego estos dissendita per Zoom. Petu la ligilon de esperanto-antwerpen@esperanto.be
10
Antverpeno / Communicationssprache
« Lasta afiŝo de PaulP je 30 majo 2024, 08:20:36 atm »
Morgaŭ la 31an de majo kaj vespere je la 20a horo CEST, Martin Ptasinski denove elfosis interesan perlon en la lingvohistorio. Li skribis:
 
 
Communicationssprache - esperante Komuniklingvo - estis la unua aposteriora planlingvoprojekto. 
Ĝi originas en la jaro 1839, kia ĝia aŭtoro Joseph Schipfer estis - simile kiel Zamenhof duonan jarcenton poste - filantropo, kiu suferis pro la malamikeco inter la popoloj. 

 
Precipe la tiama malamikeco inter germanoj kaj francoj suferigis lin, kaj tiel li kiel germano bazigis sian novan komuniklingvon sur la franca lingvo. 
Kaj ĝuste tio estis la ĉefa kialo por tio, ke lia projekto fiaskis: la homoj en la 19-a jarcento ankoraŭ ne pretis por tia paca projekto, kaj tial la Communicationssprache de Schipfer estis forgesita. 

 
En tiu prelego vi ekscios, kion komunan havas la lingvo kaj ties aŭtoro kun Esperanto, kaj kiel ĝi eĉ influis la estiĝon de nia lingvo.
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10