Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 januaro 2021, 13:07:07 ptm

Titolo: 20-27 aŭg. 2021: Itala Kongreso de Esperanto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 januaro 2021, 13:07:07 ptm

ASIZO (ASSISI) ATENDAS VIN!

La LKK rekomencis la laboron por pretigi neforgeseblan kongreson – la 88-an – en Asizo de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto ĉijare. La esperantistoj kiuj aliĝis pasintjare estas aŭtomate aliĝintaj al la ĉijara kongreso sen krompago.

Ni komencas reordigi la koncernan paĝaron http://kongreso.esperanto.it kie iom post iom aperos la ĝisdatigita programo. Por pliaj informoj skribu al kongreso@esperanto.it

Plej amike atendas vin

Laura, Michela, Riccardo, Paola, Ugo