+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kiom kostu bitlibro?

Aŭtoro Fadeno: Kiom kostu bitlibro?  (Legita 3830 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kiom kostu bitlibro?
« je: 23 oktobro 2019, 10:16:28 atm »
Hazarde mi retrovis hodiaŭ artikolon, kiun mi verkis antaŭ preskaŭ 10 jaroj. Ĝi ankoraŭ restas aktuala nun, kaj mi republikigas ĝin ĉi tie, kun nur kelkaj aktualigoj.

'S'
Fine  de la okdekaj  jaroj  mi, nome  de Flandra Esperanto-Ligo  (FEL), korespondis  kun Lorjak  pri la eldono  de lia  romano Kromosomoj kaj  mi proponis  al li kontrakton, kiu  antaŭvidis  por li tantiemon de 10 % pri  ĉiu  vendita  ekzemplero. Tiu propono, laŭ  kiu li ricevu kompenson  pro sia  laboro, igis  lin skribi  jene  al membro  de la eldona  komisiono  de FEL: „Mi ricevis  de S-ro Peeraerts (direktoro  de FEL) surprizan  kontrakton, kiu  resimpatiigis  al mi la eldonistan  mondon. Surprizan  kaj agrablan, ĉar  el tiu  medio, kiu faris  profitojn  per mia  laboro (Eŭlalia: 5000 ekzempleroj), mi neniam ricevis  unu frankon. Dankon! Ĝis Flandra Esperanto-Ligo, neniu  iam pensis  pri tio.”   Pri tiuj  preskaŭ  forgesitaj  faktoj  mi denove  pensis, kiam  mi legis  kritikojn  pri la kostoj  de la elektronikaj  libroj  (bitlibroj) en Esperanto.


 Aŭtorrajtoj
 Pluraj  opinias, ke bitlibroj  estu  senpagaj, ke la eldonistoj  de bitlibroj „ja ne havas  elspezojn”. Jen ekzemplo, kiu  pruvas  la malon:


Ĉar  la jaro 2010 en Flandrio  estis  la jaro  de Willem Elsschot (fama  flandra  verkisto, kiu  mortis  tiam antaŭ 50 jaroj), kaj  ĉar traduko  al Esperanto  de unu  el liaj  verkoj  estis  eldonpreta, mi enketis  ne nur  pri la aŭtorrajtoj  okaze  de eldono  de presita verko, sed  ankaŭ  okaze  de eldono  de bitlibro. Por eldoni elektronikajn  versiojn  de la verko  aldoniĝus  al la aŭtorrajtoj ĉirkaŭ 1000 eŭroj, pagendaj  anticipe.


Nu, ni faru  malgrandan  matematikan  ekzercon. Ni imagu, ke la eldono  furorus  en Esperantujo, kaj  ke ni sukcesus  vendi 100 bitlibrojn. Tiam  do ĉiu libro  devus  kosti  minimume 10 eŭrojn (1000 dividite per 100), nur  por povi  pagi  la aŭtorrajtojn. Sed se ĝi  ne havus  mirindan  sukceson – tradukoj  kutime  ja ne furoras  en Esperantujo –, kaj  se ni vendus  nur 50 ekzemplerojn ... tiam  ĉiu bitlibro  devus  kosti  minimume 20 eŭrojn. Nu, eĉ 50 ekzempleroj  de bitlibro  ne estas  realisma  nun. Eble 25 povus  esti  reala, sed  tio kondukus  al kostoprezo  de 40 eŭroj. Al tio  aldoniĝu  la lokaj impostoj  de 6 %, ebla  honorario  por la tradukisto, por  la ilustristo, kostoj  de kompostado, varbado  ktp, kaj  oni rapide atingas 60, 70 eŭrojn  aŭ pli ... FEL do decidis  ne eldoni  la koncernan  verkon  en elektronika  formo.


 La Esperanto-komunumo
 Ĉu do la fino  de la bitlibro  en Esperanto pro la altaj aŭtorrajtoj? Ne, feliĉe  la Esperanto-aŭtoroj  havas  aliajn  postulojn. La kutimo (almenaŭ  ĉe FEL) estas, ke la aŭtoroj  ricevas  tantiemon, ekzemple 2 eŭrojn  por ĉiu  vendita  ekzemplero. Se vendiĝas  malmultaj, la aŭtoro ricevas  malmulton; sed  se vendiĝas  ekzemple 1000 ekzempleroj, la aŭtoro  enkasigas 2000 eŭrojn. Tio faciligas  la buĝetadon, kaj eldonistoj  de originalaj Esperanto-romanoj  do riskas  malpli  ol tiuj de tradukaĵoj, kie  ili devas  anticipe  pagi  grandan  sumon  nur por la rajto  eldoni.






Kiam FEL eldonis  siajn  unuajn bitlibrojn, ĝi  jam havis  sperton  pri elektronika  eldonado. Jam de jaroj  aperadis  la PDF-versio  de la magazino MONATO. Ni konstatis, ke la kostoj  de la PDF-eldono  sumiĝas  ĉirkaŭ 60 % de la papera  eldono. Pro tio  la unuaj bitlibroj  de FEL kostis  ankaŭ 60 % de la bindita  versio, la postaj eĉ malpli.


Ĉu tiu  nombro  de 60 % estas  komparebla  kun la prezoj  ekster  la Esperanto-komunumo? Ŝajne  neniel. Estas  landoj, kie bitlibroj  kostas multe  malpli, ekzemple  en Rusio. Sed kontraŭe  ekzistas  regionoj, kie ili  kostas  multe  pli. Ralf Müller  de la germana  eldonejo Droemer Knaur opinias, ke ekranlibro  kostu 80 % de la papera  versio. Lia kolego Olaf Ernst  de la eldonejo Springer ne samopinias. Li diris en intervjuo, ke ekranlibroj  devus  kosti  pli ol paperaj, ĉar „ili  donas  multe  pli ol la pura  materia  valoro  de la dosiero, kiel  serĉfunkciojn  aŭ la konstantan  disponeblon  en mia poŝo, kie  ajn mi troviĝas.”


La merkato  de bitlibroj  ankoraŭ  estas  juna, kaj  certe  la prezoj ankoraŭ  ne baldaŭ  stabiliĝos. Sed ke bitlibroj  estos  senpagaj  estas ne tre  probabla. Ankaŭ  aŭtoroj, tradukistoj, desegnistoj, eldonistoj – eĉ  se esperantistoj – plene  rajtas  iom profiti  el sia  laboro.
« Lasta redakto: 27 oktobro 2019, 10:14:32 atm de PaulP »