Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Informiloj / Informatie => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2015, 07:53:24 atm

Titolo: Nova klubejo kaj nova programo de la brusela grupo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2015, 07:53:24 atm

Ekde la 16a de Septembro niaj kursoj kaj prelegoj okazos daŭre merkrede de la 18a30 ĝis la 20a laŭ la lerneja kalendaro en la salonoj Casablanca I & II de la
Kultura Centro De Pianofabriek
Rue du Fort 35 Fortstraat
1060 Bruselo.

en la tre multkultura kvartalo de la Antaŭplaco de Sankta-Giliso.


Malfermaj pordoj ĉe De Pianofabriek
La 19an kaj 20an de Septembro la Grupo de Bruselo partoprenos posttagmeze al la malfermaj pordoj de la Kultura Centra kie ni instaliĝos, t.e. "De Pianofabriek". Tiu ĉi evento estos tre bona okazo por varbi novajn kursanojn kaj interesatojn pri Esperanto. Dum tiuj du tagoj ni klopodos informi pri Esperanto, fari fulmkursojn kaj kantigi kononojn al la publiko. Venu multnombre ĉe De Pianofabriek por helpi nin.

Legu pli en la nova numero de Aktuala (5/2015) je https://sites.google.com/site/ebgaktuala/