Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen
Novaĵoj / Nieuws
(Kontrolanto:
Pilgrimo
)
Premio La Torre 2022
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Premio La Torre 2022 (Legita 6760 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1325
Sekso:
Premio La Torre 2022
«
je:
29 septembro 2021, 08:26:32 atm »
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la
familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en
kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre
(1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre
honora membro de ILEI.
La esplor-kampoj estas:
- Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝ
eneralaj lingvosciencaj pritraktoj
- Interkultura edukado per Esperanto
- Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
- Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
- Retaj kursoj pri Esperanto
- Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe
La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1a de
januaro 2022.
La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en
rilato kun la temo de la esplor-laboro.
La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de
almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.
Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al
ilei.prezidanto@gmail.com
ĝis la 30a de aprilo 2022 por la okazigo de la konkurso, kaj la prezidanto
transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio.
La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2022. La gajninto
devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas al familio
La Torre kaj po unu, al diversaj gravaj Eo-bibliotekoj en la mondo laŭ la
programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.
La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton
eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du
fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos
transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj
pli vaste prezentata en la 107a Universala Kongreso de UEA en Montrealo.
Ahmad Reza Mamduhi,
prezidanto de ILEI
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »