Publikaj rilatoj / Contacten > Informiloj / Informatie

MONDMAPO KUN ESPERANTO-ASOCIOJ

(1/1)

Roland Rotsaert:

En nia nova paĝo esperanto.net estas mondmapo kun Esperanto-asocioj.

Por teknike agordi ĝin ni uzis malnovan datumbazon kaj pro tio en ĝi ankoraŭ mankas informoj pri kelkaj asocioj, aŭ la informoj estas malĝustaj.

Do ni petas, ke vi vizitu http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.

Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:

http://tinyurl.com/mondmapo

dankon

Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio