+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  Kursoj pri lingvo kaj pri verkado

Aŭtoro Fadeno: Kursoj pri lingvo kaj pri verkado  (Legita 1971 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kursoj pri lingvo kaj pri verkado
« je: 21 novembro 2022, 15:27:14 ptm »

Eble povus plibeligi viajn tagojn regula renkontiĝado kun afablaj gesamideanoj, dum lernado de kaj pri Esperanto. La fama Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du diversajn kursojn, gvidotajn vive en Interreto.

Kurso 1

Eraroj ne estas pekoj, sed… korektu ilin! Agrable kaj kuraĝe korektu ĉiajn malperfektaĵojn en via lingvouzo, sub gvido de sperta instruistino. Vi ricevos multe da helpo pri la individua uzado de la lingvo.

Kurso 2

Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj interesiĝantoj. Iuj verkantoj de tekstoj alfrontas lingvajn malfacilaĵojn, videblajn i.a. en iuj retpaĝoj, en kiuj estas publikigitaj beletraj aŭ aliaj tekstoj. Tiaj malfacilaĵoj ne malofte ĝenas redaktadon, ili estas ankaŭ obstaklo en beletra kreado.

Jen tria okazigo de la sukcesa kurso el la pasintaj jaroj, destinita por verkantoj de diversaj tekstoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon, gramatikon, donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la Esperanto-literaturo. La partoprenantojn surprizigos interesaj kaj tute nekutimaj ekzercoj. 5-monataj kursoj, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Limdato por aliĝi:  27 novembro 2022 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).

Pli da informoj pri la kursoj: https://bit.ly/37MIYye
Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis
ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com  (ni
publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).

Invitas vin kore

Maria Majerczak

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato