+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / LEA, Filmoj
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je Hieraŭ je 22:26:14 »
Ben montros esperantajn filmojn (subtitolitaj aŭ esparante parolitaj).
2
Agenda / Agendo / LEA, Kvizo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je Hieraŭ je 22:25:15 »
An preparos kvizon.[/size]Ni ĉiuj respondos al la demandoj.[/color]
3
Agenda / Agendo / Limburga Tago en la "Fruitstreek" de Limburgo.
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je Hieraŭ je 22:23:49 »
Ĉi-foje ni invitas vin ĉiujn en la bela regiono "Fruitstreek" (frukta regiono).[/size]Ni esperas ke fino de aprilo, la arboj abunde floras. Ni planas admiri ilin bicikle.Pli da informoj vi trovos en eventaservo.org[/color]
4
Diversaj / Diversen / Interesa video: 60 biblioj en multaj lingvoj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 03 decembro 2024, 07:04:45 atm »

Tiu ĉi video (retadreso sube) rakontas la signifon kaj la realigadon de verko pri la Sankta Spirito kiu ornamas la kapelon de la Eŭropa Katolika Centro en Bruselo. La verko enhavas paĝojn de 60 Biblioj en multaj lingvoj. Paĝo en Esperanto klare videblas ĉe la fino (minuto 13:32) danke al Esperanta Brusela Grupo.

La komento estas en la itala kun subtekstoj en franca kaj nederlanda.

(Guido Ricci)

https://youtu.be/RlUxG-L9nTk?si=ByhmXpuucvNjHbwe


5
Agenda / Agendo / 110a Universala Kongreso de Esperanto Brno
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 30 novembro 2024, 18:51:17 ptm »
La 110a Universala Kongreso de Esperanto, antaŭe planita por la 19-26a de julio 2025, okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 por eviti koincidon kun korbopilka kaj motorciklista eventoj en/apud Brno. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/brno-5/

Vidu detalojn je https://eventaservo.org/e/UK110
6
Antverpeno / Dimanĉe Dumtage
« Lasta afiŝo de PaulP je 22 novembro 2024, 09:30:22 atm »
Ĉiun kvaran dimanĉon de la monato, La Verda Stelo invitas vin al "Dimanĉe Dumtage" en nia klubejo: Lange Beeldekenstraat 169 en Antverpeno.
 
 
La venonta okazo estos ĉi-dimanĉe la 24an de novembro. Jen la programo
12.00 La pordoj kaj la bufedo malfermiĝos
12.30 Eko de nia kutima komuna lunĉo.
        Kiel kutime, kunportu propran manĝon kaj eventuale partumu kun la aliaj. Tiel ĉiu havos lunĉon kun surprizoj! Ĉefe salatoj bonvenas!
 
        Supon denove preparis Ella (kontraŭ volontula sumo)
14.00 Ni volas paroligi vin: kunportu kelkajn fotojn kaj rakontu pri ili mallonge.
 
Por la nuna sezono la sekvaj dimanĉaj datoj estos 12jan (Novjara Akcepto), 26jan (festo de Movado Sen Nomo), 23feb (prelego konfirmota), 28mar, 27apr, 25maj kaj 22jun.
 
Bonvenu ĉiuj!
-----------------------
 
Elke vierde zondag van de maand, nodigt La Verda Stelo u uit voor Over (Zon)dag in onze club: Lange Beeldekenstraat 169 in Antwerpen.
 
De volgende mogelijkheid is deze zondag 24 november. Het programma is als volgt:
12.00 Openen de deuren en het buffet
12.30 Start van onze gezamenlijke lunch.
        Zoals gebruikelijk, vragen we je eigen eten mee te nemen en dat eventueel te delen met anderen. Zo heeft een ieder een lunch met verrassingen! Voor salades zijn welkom!
 
        Ella heeft wederom een soep bereid (tegen een vrijwillige bijdrage)
14.00 Wij willen jullie aan het praten krijgen: neem een aantal foto's mee en vertel erover.
 
Voor het huidige seizoen zijn de zondagse data 12jan (Nieuwjaarsreceptie), 26jan (feest van Bond Zonder Naam), 23feb (lezing nog te bevestigen), 28maa, 27apr, 25mei en 22jun.
 
Iedereen is welkom!     
7
Agenda / Agendo / V.Esp-O, Lessines: Tutbelga Zamenhoffesto
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 21 novembro 2024, 23:00:31 ptm »
La Zamenhoffesto okazos la 14-an de decembro en Lessines kaj estos vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo ni vizitos la Hospitalon Notre-Dame à la Rose. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko.
[/color]
[/color]Kotizo por la tuto: 40 €. Pagebla al la konto de Esperanto Valonio (V.Esp-o): BE33 523081321946. Bonvolu aliĝi antaŭ la 1-a de decembro. Detaloj pri la festo, aliĝilo kaj daŭre aktualaj informoj aperas en la eventa paĝo en Eventa Servo. Bonvenon!
8
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Tonditaj rakontoj
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 21 novembro 2024, 22:54:52 ptm »


An kunportos tonditajn rakontojn kaj ni kune remetos ilin en la bona ordo por legi kaj eble traduki ilin.
9
Agenda / Agendo / LEA, Peer: La teleskopo Einstein en Mastriĥto.
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 21 novembro 2024, 22:53:48 ptm »
Emilio prelegos pri la teleskopo Einstein en Mastriĥto.
10
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kantvespero
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 21 novembro 2024, 22:52:15 ptm »
Dum Paul kaj Emilio ludos la gitaron, ni ĉiuj kantos en nia lingvo.Tekstoj haveblas surloke.
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10