Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 julio 2021, 10:30:23 atm

Titolo: LingvaFest' Berlin 27-28 aŭgusto 2021
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 julio 2021, 10:30:23 atm

LingvaFest’ estas lingva festivalo en Halbe tuj sude de Berlino. La organizanto estas Esperanto-Stacio, internacia kunvenejo en la stacidomo de Halbe, kunlabore kun la apuda Kaiserbahnhof (Imperia Stacio) kaj la kultura asocio Halbe Welt e.V. La eventejoj estas disvastigitaj tra la urbo. Aldone al la du stacidomoj, programeroj estos gastigitaj en la preĝejo kaj je subĉielaj lokoj.

Ralf Fröhlich, EsperantoStacio@gmail.com

Aliĝilo sube.