Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 aŭgusto 2020, 19:35:52 ptm

Titolo: Kongresa kuriero de la pasinta virtuala UK
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 19 aŭgusto 2020, 19:35:52 ptm
La tuta serio de kongresaj kurieroj (Festivala Kuriero), 12 numeroj, elŝuteblas je https://mondafest.net/kuriero/ (https://mondafest.net/kuriero/) (iru al la malsupra parto de la paĝo).

Por faciligi la elŝutadon kaj legadon la unuaj 12 numeroj estas kunigitaj en unu dosieron je https://drive.google.com/file/d/1HvkliV53qWoTAd2EnGIteRUYojHrerTD/view?usp=sharing (https://drive.google.com/file/d/1HvkliV53qWoTAd2EnGIteRUYojHrerTD/view?usp=sharing) (sed pro la konvertado parto de la retligoj ne plu validas).

Je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHU2pSWkI1RUpwUTQ (https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHU2pSWkI1RUpwUTQ) legeblas plejparton de la kongresaj kurieroj de la antaŭaj jaroj.

Je 22.8.2020 aldoniĝis numero 13 al la listo, je 26.8 numero 14, je 4.9 numero 15, je 6.9 numero 16.
Titolo: Re: Kongresa kuriero de la pasinta virtuala UK
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 septembro 2020, 20:13:58 ptm

Granda parto de tio, kio okazis dum MondaFest’ 2020, registriĝis interalie en la Festivala Kuriero, kiu kalkulis ĝis nun je 19 numeroj, sub redaktado de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La numeroj legeblas ĉe https://mondafest.net/kuriero.

Nun UEA alvokas la komunumon, tiel ke la 20-a kaj lasta numero estu verkita de ĉiuj ni. Vi tre bonvenas tion fari per mallonga mesaĝo de optimismo, kuraĝigo aŭ justa atentigo por aŭ pri la estonteco, kion vi volas diri al la mondo aŭ simple kion vi ŝatus esprimi pri tio, kion signifas por vi la Festivalo, UEA kaj Esperanto mem. Vi povas sendi vian mesaĝon al redakcio@revuoesperanto.org kun la titolo [por la 20-a Festivala Kuriero] ĝis la 5-a de oktobro. Koran dankon por esti parto de tio, kio estis MondaFest’!