+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  UEA kongresos en Belfasto en 2021

Ligitaj eventoj

  • Belfast: 106a UK: 17 julio 2021 - 24 julio 2021

Aŭtoro Fadeno: UEA kongresos en Belfasto en 2021  (Legita 3572 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
UEA kongresos en Belfasto en 2021
« je: 15 junio 2019, 21:53:42 ptm »

Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la "smeraldan insulon", Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas konsiderata kiel unu el la plej sekuraj urboj en la brita insularo.

Konante la malmultecon de la lokaj movadaj fortoj, UEA traktis rekte kun la urbo pri la kondiĉoj de la invito kaj ricevis tre favoran oferton de kongresejo en Queen's University (la Reĝina Universitato). La loka grupo en Belfasto jam donis plurajn praktikajn konsilojn pri la organizado kaj esprimis sian pretecon helpi pri ĉiuspecaj lokaj aferoj. "Belfasto ja estas surpriza, sed bonega interesa elekto", ili komentis.

Ankaŭ Joy Davies, la sekretario de Esperanto-Asocio de Irlando, mesaĝis pri sia subteno: "En Irlando estas nun malmultaj organizitaj esperantistoj, sed ni bonvenigas la kongreson kaj certe helpos, kiom ni povos. Ni esperas, ke ĝi allogos novajn lernantojn, parolantojn kaj apogantojn de la lingvo al nia asocio". D-ro Séan O’Riain, irlanda diplomato, kiu aktivas interalie en Eŭropa Esperanto-Unio, komentis: "Mia unua reago estas forte pozitiva. Kompreneble mi ĉion faros por antaŭenigi la kongreson". El Britio D-ro Geoffrey Greatrex reagis kun simila entuziasmo: "Kiel antaŭa prezidanto de EAB, mi tre fieras kaj kontentas pri la planata UK en Nord-Irlando, la unua en la irlanda insulo kaj pli ol 30 jarojn post la lasta UK en la brita insularo".

La 106-a UK estas planata por okazi de la 17-a ĝis 24-a de julio.

Dume, se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, konsideru tion fari pere de nia reta aliĝilo ĝis la 15-a de junio: https://uea.org/kongresoj/alighilo (post tiu dato bv. aliĝi rekte surloke en la kongresejo).


Trovu ĉiujn Gazetarajn Komunikojn ĉe la retejo de UEA: uea..org/aktuale/komunikoj


(Gazetara Komuniko de UEA n-ro 806 2019-06-15)


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: UEA kongresos en Belfasto en 2021 estas nuligita
« Respondo #1 je: 19 aŭgusto 2020, 19:17:39 ptm »
La 106a UK estas nuligita.
« Lasta redakto: 06 majo 2021, 17:07:33 ptm de Roland Rotsaert »