+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  FEL-kunveno je 20/06/09

Aŭtoro Fadeno: FEL-kunveno je 20/06/09  (Legita 9374 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
FEL-kunveno je 20/06/09
« je: 21 junio 2009, 21:33:33 ptm »
Mi timas ke Lode kaj Kevin foriris de la kunveno je 20/06 lacaj kaj nekontentigitaj. Eble aliaj  partoprenintoj foriris kun sento de senrezulta tago.
Tial mi mencias kelkajn konsilojn.
Mi mem trovis elementojn por kontenti. Post publikigo de mia artikolo en Horizontaal, mi nun agrable surpriziĝis pri la nombro da partoprenintoj, kiuj ŝajne unuanime akceptis ke por doni novan elanon al FEL necesas agadi eksteren kaj en harmonia kunlaboro. Sed mankis antaŭpreparo de Tiu ĉi kunveno kaj evidentas ke tio sxuldiĝas al la fakto ke ĝi ne estis la rezulto de grupa eldiskuto kaj preparo.
FEL havas belan tradicion de kadrokursoj, studotagoj kaj kolokvoj, sub gvidado de Jan Bovendeerd, Paul Peeraerts, Petro De Smedt, Wim De Smet, Edward Symoens, mi kaj pluraj aliaj. Troveblas dokumentoj pri la decidoj de la plimulto de tiuj tagoj en la esplorbiblioteko de FEL. Tie troveblas ankau informoj pri la preparlaboroj. La plej sukcesaj kolokvoj kiuj iam okazis en la historio de FEL estis la kolokvoj en Leuven, organizitaj de Marc Vanden Bempt en 1995 kaj 1996. Marc preparis ilin dum monatoj en malgranda laborgrupo en la propra loka grupo. Li faris i.a. inventaron de ĉiuj eblaj iniciatoj, kiuj necesas por la plifortigo de FEL. Dum la kolokvoj, la partoprenantoj elkribis kaj fine elektis en malgrandaj laborgrupoj. Tiu inventaro estus estinta ideala bazo prepare al la kunsido de 20/06. Sed partoprenis en Leuven (kaj ankaŭ en antaŭaj kolokvoj) nur invititoj. ĝi foje ĉeestis pluraj personoj, kiuj ne povas nek volas partopreni en la reaktivigo de FEL dum pluraj aktivuloj mankis. ĉe la fino de la kolokvo en Leuven, la etoso  montris ĝeneralajn kontenton kaj entuziasmon, kiujn mi neniam antaĵe tiel forte spertis. Kaj tamen ĝi ne kondukis al sxanĝiĝoj. Laŭ mi la ĉefa kialo estis ke la fina plano estis tro ambicia. Por la realigo ĝi bezonis la kunlaboron de ĉiu aktivulo en Flandrio: feliĉe ĉiuj partoprenintoj solene promesis sian tre konkrete priskribitan kontribuon. Mi akceptis la kunordigadon kaj instigadon. Fakte ankaŭ por tia tasko necesus 2 au 3 personoj, kiuj povus stimuli unu la alian. Jam baldaŭ mi spertis ke multaj - tro multaj - solenaj promesoj restis neplenumitaj. En tiu periodo mi ankoraŭ ne uzis retpoŝton kaj tio do kondukis al multaj telefonadoj. Marc trankviligis min per la ideo, ke eĉ se nur parteto de la tuta plano realiĝos ke tio estos nura gajno. Sed fine, kiam eĉ inter la plej fidindaj aktivuloj iuj forgesis plenumi siajn promesojn, mi komplete perdis kuraĝon kaj haltis. Mi timas ke efektive apenaŭ iu  el tiuj laborpunktoj realiĝis. Tial mi nun aprobas la fakton ke Lode proponis limigi sin kaj koncentriĝi al nur 1 aktivecpunkto.
ĉenerale mi diru ke malmulte realiĝis de ĉiuj belaj planoj, kiujn oni decidas realigi sekve de kolokvoj k.s. Sed estus katastrofo se la nuna generacio konkludus ke ĉiu provo por intensigi la aktivecojn vanas. Jes gravas ĉiufoje denove provi ellabori ion pli bonan, atentante pri novaj cirkonstancoj kaj novaj eblecoj (la Forumo!). Gravas ankaŭ studi la provojn el la pasinteco por lerni el antaŭaj eraroj.
Mi konsilas do al Lode kaj Kevin por tralegi la dokumentojn pri la antaŭaj kolokvoj de FEL, precipe tiuj pri la kolokvoj en Leuven. Mi certe proponas daŭrigi la diskuton en la Forumo. Kopii ĉi tie la inventaron de Marc pri eblaj iniciatoj povus esti helpilo kaj inspirilo. Krome mi proponas dissendi personigitan leteron al la aktivuloj, kiuj ne jam aperis en Tiu ĉi forumo kun peto por konsulti ĝin kaj instigo por tie ĉi partopreni la ideointerŝanĝojn. Mi esperas ke tamen iom post iom tiel kristaliĝos komuna agado subtenata de multaj aktivuloj. Kaj tiam eblas organizi ĝeneralan kunvenon, ne por denove diskuti sed kun la celo por klarigi la elektitan projekton kaj veki entuziasmon ĉe ĉiuj membroj.

Sukceson,
Ivo

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: FEL-kunveno je 20/06/09
« Respondo #1 je: 22 junio 2009, 09:20:00 atm »
Ivo,
Tre rapide: ni estis kontentaj, ĉar en la posttagmezo ni kune povis fari bonajn decidojn. ĉefe: ni koncentriĝos je lernejoj en nia agado.
Due, ni trovis konsenton ke FEL gastigos t.n. Beneluksan Kongreson dum ĝielira semajnfino 2010.
Pli kompleta raporto sekvos!
Amike,
Lode.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Re: FEL-kunveno je 20/06/09
« Respondo #2 je: 29 junio 2009, 09:28:58 atm »
Citaĵo de: Lodchjo
Pli kompleta raporto sekvos!

Mi  kaj .... senpacience atendas!

Ivo
« Lasta redakto: 29 junio 2009, 20:53:10 ptm de Albert1 »