Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 11 aprilo 2010, 11:47:54 atm

Titolo: Kiel propagandi lingvon?
Afiŝo de: PaulP je 11 aprilo 2010, 11:47:54 atm
Grava ilo por ke lingvo povu supervivi estas trovi novajn uzantojn. Do, certe por lingvo sen oficiala statuso, kiel Esperanto, gravas pripensi la strategion de propagando kaj varbado. Sed Esperanto ne estas la sola lingvo kun tiu defio. En nia eŭropa regiono estas jam kelkdekaj lingvoj 'minoritataj'  kiuj batalas por simple supervivi. La diversaj lingvomovadoj aktive pripensas kaj esploras novajn varbadometodojn kun kreskanta sukceso. ĉu ni Esperantistoj povas lerni ion de ili?


Loko: Esperanto-domo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen.
Tempo: vendredon la 28an de majo je la 20a horo