Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: PaulP je 30 septembro 2020, 22:01:04 ptm

Titolo: Forpasis Bob Venhuizen
Afiŝo de: PaulP je 30 septembro 2020, 22:01:04 ptm
La 26an de septembro forpasis en Roterdamo Bob Venhuizen en la aĝo de 63 jaroj.

En sia junaĝo Bob estis volontulo de la nova Esperanto-domo en Antverpeno. Li i.a. tie grafike ellaboris la t.n. „jubilean simbolon”, kiu aperas supre maldekstre sur tiu ĉi paĝo kaj kiu ankoraŭ estas la oficiala simbolo de FEL.

Nekrologo pri Bob aperis en la reta revuo „La Ondo de Esperanto”:
https://sezonoj.ru/2020/10/venhuizen/