+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Gasto el Kanado: Jean Codjo

Aŭtoro Fadeno: Gasto el Kanado: Jean Codjo  (Legita 7414 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Gasto el Kanado: Jean Codjo
« je: 19 decembro 2009, 18:15:04 ptm »
Gekaraj,

Cxi-jare, pro la festoj, ni ne kunsidos je la kutima vendredo en la klubejo de Esperanto-Antverpeno (La Verda Stelo).
Sed aperis alternativa ebleco: lunde, je la 28a de decembro, ni planas kunvenon inter la 15a kaj la 17a kun nia gasto Jean Codjo.

Li estas  Beninano, fondinto, antaux dek jaroj, en benina vilagxo, de la elementa lernejo esperanta, Jules Verstraeten. Jean estas respondeculo de la Afrika Oficejo de UEA kaj dum la pasinta UK en Bialistok estis elektita komitatano C.

En Horizontaal nov/dec., p. 11 vi  trovas raporton pri la stato de la lerneja/socia projekto kaj rektan ligon al ampleksa, plurlingva retpagxaro www.educ-etre.org

Fine de la artikolo estas anonco pri la tri noveloj kiujn Jean verkis. Ilin eldonis FEL

Tiuj kiuj konas lin, scias kiom agrabla parolanto kaj preleganto Jean estas. (De iuj, mi jam auxdis: "Kia bedauxro, mi tiam estos en Germanio.")

Iom helpus je la praktikaj preparoj se vi bonvolus anonci al mi vian _intencon_ partopreni al agnes(ĉe)esperanto.be
03 366 38 54