+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)

Aŭtoro Fadeno: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)  (Legita 6134 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
« je: 14 julio 2011, 18:48:00 ptm »
La Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk komencis bitigi la revuon 'Flandra Esperantisto', kiu aperis de 1931 ĝis 1961. Estas la intenco bitigi ĉiujn gravajn belgajn E-revuojn. Tiel persono kiu estonte komencos verki historion de la belga movado (aŭ parton de ĝi) pli facile trovos informojn.

Pro la pezaj dosieroj la revuoj ne estas rekte legeblaj interrete. Ili estas je www.mydrive.ch kaj estas elŝuteblaj per uzantonomo (guest@rotsaert8000) kaj pasvorto (lemaire).

Eble tio stimulos lokajn grupojn (aŭ personojn loĝantajn en loko kie iam estis grupo) kolekti malnovajn revuojn kaj prepari ilin por bitigo. ĝis nun en Esperantujo ĝenerala proceduro por tion fari mankas kaj maloftas informinterŝanĝo. La fondaĵo Vanbiervliet uzas Scansoft Omnipage por transformi skanitajn dokumentojn en traserĉeblajn pdf-dosierojn.

Albert1

  • Gasto
Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
« Respondo #1 je: 14 julio 2011, 19:45:29 ptm »
---8<---
Ili estas je www.mydrive.ch kaj estas elŝuteblaj per uzantonomo (guest@rotsaert8000) kaj pasvorto (lemaire).
---8<---

Por kiuj interesiĝas, antaŭ nelonge mi verkis Nederlandlingvan manlibron por myDrive.
Vi povas trovi ĝin se vi alklakas 'Help' sube en la bordo.
(vidu aldonaĵon)

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
« Respondo #2 je: 15 julio 2011, 07:44:25 atm »
Mi ne sukcesis rekte malfermi la bildon, nur per kromvojo (savi sur komputilo kaj poste malfermi per Paint). Eble ne ĉiuj programoj rekonas png-dosieron?
Mi tamen sukcesis trovi la manlibron, dankon. Verŝajne estos legota post la UK.

Roland

Albert1

  • Gasto
Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
« Respondo #3 je: 15 julio 2011, 12:06:02 ptm »
---8<---
Eble ne ĉiuj programoj rekonas png-dosieron?
---8<---
Roland

'png' = Portable Network Graphics
 
Por rigardi bildojn en 'Windows 98, ME, XP, Vista en Windows 7' mi povas rekomendi la senpagan 'FastStone Image Viewer':
http://www.faststone.org/index.htm
 
La uzanto povas elekti diversajn lingvojn, ia la Nederlandan.
 
Se vi bezonas konvertilon por fotojn vi povas uzi la (ankaŭ senpagan) 'FastStone Photo Resizer',
atingebla per la sama adreso.