+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Esperanto kaj la estonteco de Eŭropo #eŭropa_unio

Aŭtoro Fadeno: Esperanto kaj la estonteco de Eŭropo #eŭropa_unio  (Legita 3144 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperanto kaj la estonteco de Eŭropo #eŭropa_unio
« je: 16 majo 2021, 07:57:44 atm »
Nia partopreno en la civitana dialogo kadre de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Konferenco_pri_la_estonteco_de_Eŭropo) Teknika helpo
Eblas uzi la civitanan platformon diversmaniere:
  • sen registriĝo: vi rajtas legi ĉion en la civitana platformo (proponojn, komentojn ktp.)
  • kun registriĝo: vi rajtas legi kaj aktive partopreni = proponi proprajn ideojn, apogi proponojn jam afiŝitajn, komenti pri proponoj, respondi al komentoj de aliaj partoprenantoj.
Se vi intencas apogi por-esperantajn proponojn kadre de la civitana dialogo en la Konferenco, vi devas registriĝi.

Se vi jam sukcese registriĝis kaj eniris la civitanan platformon, gratulon! Ĉio, kiu sekvas, estas seninteresa por vi.

1. Kiel registriĝi?

Je via unua aliro al la retejo de la civitana platformo https://futureu.europa.eu:

 
  • unue, elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de la EU (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili)
  • due, permesu aŭ malpermesu al la platformo la uzon de kuketoj je via komputilo. Ŝajnas, ke malpermeso ne kaŭzas teknikajn problemojn.

Alklaku la ligilon „Ensaluti“ dekstre de la eŭropa flago, en la germana: „Anmelden“.

Vi estas alidirektita al la paĝo de „EU Login“, la aŭtentikiga sistemo de EU por siaj retejoj. Videbligas en la ekrano kampo, kie oni entajpus jam registritan uzantnomon / retpoŝtadreson. Por registriĝi, alklaku „Neues Konto erstellen“ (krei novan uzantkonton) sub tiu kampo. Ne jam entajpu vian uzotan uzantnomon aŭ retpoŝtadreson en la kampon, sed nepre alklaku „Neues Konto erstellen“ (krei novan uzantkonton) sub tiu kampo.

En la sekva ekrano vi devas plenigi ĉiujn kampojn: nomo, retpoŝtadreso, „Sprache der E-Mail“ (lingvo uzota por retejaj mesaĝoj sendataj al vi), kaj „kodo“. Kiu kodo?

Por eviti, ke robotoj registriĝas, la sistemo uzas "kaptilan bildon" (angle "captcha"). Oni devas entajpi la literojn kaj ciferojn afiŝitajn en tiu bildo. La kaptila bildo supozeble ne legeblas por komputiloj, sed foje ĝi estas kvazaŭ nelegebla ankaŭ por homo. Se vi havas problemojn klare ekkoni la afiŝitajn literojn, alklaku la sagon > supra la bildo (sub "entajpu la kodon"): sintetika voĉo laŭtlegas la afiŝitan kodon. Aŭ alklaku la duoblan, kurbitan sagon por afiŝi novan kaptilan bildon, espereble pli bone distingeblan. Foje pluraj provoj estas necesaj, ne malkuraĝiĝu! Atento: uskleco gravas je la kodo.

Ne forgesu alklaki la tutlastan kampon: via konfirmo, ke vi legis kaj komprenis la deklaron pri la protektado de viaj datumoj („Datenschutzerklärung“), legebla alklakante la ligilon. Sen via konfirmo ne eblas progresi.
 
Laste, alklaku la plej malsupran kampon „Neues Konto erstellen” (krei novan uzantkonton).

Se viaj informoj estas formale en ordo, afiŝiĝas konfirma teksto: „Vielen Dank für Ihre Registrierung. […]“, kiu enhavas la atentigon, ke vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus registris. Atendu tiun mesaĝon (foje daŭras kelkaj minutoj), kaj alklaku la ligilon en la mesaĝo.

Vi estos denove direktita al la aŭtentikiga sistemo „EU Login“, sed nun rekte al ekrano, kiu postulas, ke vi elektu vian pasvorton. La sistemo nur akceptas pasvorton kun longeco de almenaŭ 10 literoj/ciferoj, kiu ankaŭ plenumas almenaŭ tri el la sekvaj kvar kondiĉoj:
•    ĝi enhavas almenaŭ unu majusklon, A...Z
•    ĝi enhavas almenaŭ unu minusklon, a...z
•    ĝi enhavas almenaŭ unu ciferon, 0...9
•    ĝi enhavas almenaŭ unu specialan signon: !"#$%&'()*+,-./:;<=>?@[\]^_`{|}~

Se la entajpita pasvorto estas pli mallonga ol 10 literoj aŭ ne plenumas tri el la kvar supraj kondiĉoj, la sistemo ne akceptas ĝin kaj postulas novan, taŭgan pasvorton. Vi devas entajpi la saman pasvorton en la du kampoj por konfirmo.

Se ĉio iris glate, la mesaĝo je la ekrano konfirmas, ke via pasvorto nun validas („Ihr EU Login-Passwort wurde geändert“).

Lasta paŝo: alklaku „Weiter“ (sekva paŝo), kiu pludirektas vin al la civitana platformo.

2. Eniro en la civitanan platformon

Vi estas konfrontita al demandaro. Vi ne devas respondi la demandojn, simple alklaku, ke vi ne deziras respondi ilin („Ich möchte keine der nachstehenden Fragen beantworten.“) Aŭ respondu nur kelkajn, laŭ via deziro.

FINFINE: alklaku la kampon „Speichern“ (stori la datumojn).

*****************************************************

Se vi spertas problemon, kiun superi vi ne sukcesas, mi klopodos helpi. Skribu min: KDL@gmx.eu   [transprenita el listo germanio@groups.io]

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Esperanto kaj la estonteco de Eŭropo
« Respondo #1 je: 28 januaro 2022, 08:17:34 atm »


La plej sukcesa por-esperanta propono

The EU needs improved language learning (proponas grandskalan projekton pri esperantlingva Multlingva Akcelilo en lernejoj)
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/23893

nun estas la plej populara propono de la tuta civitana konsulto ... kaj havas iom pli da voĉdonoj ol la dua plej populara (kiu ne temas pri Esperanto). Nun estas atendataj ĝeneralaj informoj pri la rezultoj de la konferenco (ne nur temis pri lingvoj!) kaj konkretajn planojn por utiligi favoran situacion de Esperanto.

UEA-paĝo pri la konferenco: https://uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_estonteco_de_Eŭropo

Sube estas dokumento (en germana lingvo) i.a. pri hieraŭa debato en la germana parlamento.
« Lasta redakto: 29 januaro 2022, 06:41:38 atm de Roland Rotsaert »