+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Aliaj kluboj / Andere clubs (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Posttagmeza promeno en “IJZENDIJKE” je la 24-a de septembro 2011

Ligitaj eventoj

  • Posttagmeza promeno en IJzendijke: 24 septembro 2011

Aŭtoro Fadeno: Posttagmeza promeno en “IJZENDIJKE” je la 24-a de septembro 2011  (Legita 8507 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
I N V I T O
La Zeland-Flandrujaj esperantistoj invitas vin partopreni la posttagmezan promenon en “IJZENDIJKE” je la 24-a de septembro 2011

 
P R O G R A M O

± Je la 13.00-a:

   Ni kunvenos en la restoracio “Cadsandria”,
   kies adreso estas:
         Waterpoortstraat 18
         NL-4515 AD IJzendijke.
   ĉi tie ni trinkos tason da kafo kun tipe zelanda
   kuko kaj havos la eblecon viziti forĉejon, en kiu
   oni faras i.a. dekoraciaĵojn.

± Je la 14.00-a:

   En la muzeo “Het Bolwerk” gvidisto rakontos
   (nederlandlingve) pri la diversaj historiaj
   sciindaĵoj.


± Je la 15.00-a:

Poste alia gvidisto akompanos nin dum promeno tra la urbeto kaj ni aŭdos pli pri la historio de ĝi tiu iama fortresa urbeto.
Eblas havi paŭzon dum la promeno (ne estas inkluzive!!!)

± Je la 18.00-a:

   Ni havos komunan manĝon en la restoracio “Petit Paris”
   La kuiristo proponis al ni *menuon, kiu konsistas el
   supo, bufedo kun varmaj kaj malvarmaj manĝaĵoj kaj la
   deserto estos kafo (aŭ teo) kun frandaĵo.



Kostoj:

   Ni petas po € 25.- kaj tiu sumo inkluzivas:
la pagon de taso da kafo kun la kuko en    “Cadsandria” kaj la vizito al la forĉejo.
la pagon de la vizito al la muzeo kaj ankaŭ de la gvidado tra la urbeto.
la manĝon en “Petit Paris” (sed ne la trinkaĵojn).

                  
                       
            

Ni volonte bonvenigos vin !!!!

Kelkaj notoj:
Se vi partoprenos, bonvolu sciigi tion -kiel eble plej baldaŭ- al: det{ĉe}digitalplaygrounds.com
Ni atendas vian pagon antaŭ la komenciĝo de la promeno.


*Menuo:

    - tomatosupo
   - malvarmaj manĝaĵoj: diversaj salatoj
   - varmaj manĝaĵoj: viando, fiŝaĵo, kokaĵo, porkaĵo
        kaj frititaj aŭ gratenitaj terpomoj.
   - la trinkaĵoj (limonado, biero kaj vino) dum la
          manĝo kostas € 1,50.
     Pli specialaj trinkaĵoj kostas iom pli.