91
Agenda / Agendo / 21.7.2023 (Zoom): Prelego de Etsuo Miyoshi pri la anonckampanjo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 05 julio 2023, 08:59:23 atm »En vendredo 21 julio Etsuo Miyoshi prezentos sian anonckampanjon en la serio de prelegoj de la Londona kaj Antverpena kluboj. Ligilo por la anonco ĉe Eventa Servo https://eventaservo.org/e/92c433
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
Meeting ID: 813 2898 4580
Passcode: 089969
Ĉu mi agas donkiĥote? Pri la anonckampanjo:
Po sep tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto aperis kaj aperos ĉi-jare en sep gazetoj de Francio, Germanio kaj Pollando. Kion indas aldone fari por atingi signifan progreson, ekzemple pri ĵurnalistoj kaj politikistoj? Kiel prezenti Esperanton? Kiel eviti, ke homoj asertas, ke Esperanto ne havas kulturon, ne ekzistas kulturaĵoj, oni ne povas esprimi sentojn?
Ni kore invitas ĉeesti la prelegon kaj ankaŭ partopreni la diskuton. Volonte diskonigu tiun ĉi inviton.
Etsuo Miyoshi
Lu Wunsch-Rolshoven lu.esperanto@gmx.de