+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Interuniversitata projekto: Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj

Aŭtoro Fadeno: Interuniversitata projekto: Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj  (Legita 2310 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Esperanto Paradigmo III : Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj
Militrakonto
Parizo, Campus Condorcet – 5-7/07/2023
https://mondmilito.hypotheses.org/4671

Ekde la fino de la 19-a jarcento, internaciaj kontaktoj kaj rilatoj rapide disvolviĝis. Dum postuloj de naci-ŝtatoj plifortiĝis, novaj formoj kaj praktikoj de internacia kaj transnacia kunordigo aperis tutmonde. Ili koncernis interregistarajn sed ankaŭ neregistarajn organizaĵojn kiuj reguligis la interŝanĝojn. Manpleno de imperiismaj lingvoj regis inter la elitoj, kiuj favoris la disvolviĝon de internacia kaj transnaciaj kontaktoj. La Unua Internacio (1864) aŭ la Internacia Komerca Ĉambro (1919) spegulas tian asocian tutmondecon, en kiu kuniĝis naciaj agantoj. Sed tiuj strukturoj celantaj modernigi kaj normigi la mondon ĉiam dependis de nacioj kiel baza unuo.

Samtempe, ĉirkaŭ la jaro 1900 aperas multnombraj movadoj, el burĝaj aŭ laboristaj medioj, kiuj alimaniere aliris organizadon kaj kunordigadon de personaj rilatoj inter popoloj de malsamaj lingvoj kaj naciecoj. Ili ne havis tujan politikan transforman celon, sed proponis senperan interŝanĝon por civitanoj dividante la saman vidon pri la mondo. Tiuj movadoj ne baziĝis sur la nacio kiel baza strukturo kaj evoluigis novajn praktikojn kaj spacojn de kolektiva kaj transnacia agado. Ĉar ne malofte tiuj movadoj venis el la “marĝenoj” de la socio, ili restis plejparte preteratentitaj de historia kaj sociscienca esplorado.

Sen teritoriaj ligoj, esperantistoj rapide kreis siajn proprajn formojn de interkontakto. Ili sociumadis en flekseblaj kaj malcentralizitaj retoj kaj imagis novajn vojaĝmanierojn. Esperantistaj vojaĝantoj serĉis spertojn for de normigitaj cirkvitoj, ŝanĝante la perspektivon de la amatora etnografo. Tiu ĉi inklino trovis sian kolektivan esprimon ankaŭ en renkontiĝoj kaj kongresoj, kies sinsekvaj gastigaj urboj ligas la lokojn de simbola spaco. En ĉi tiu spirito, kontraŭe al la financaj interesoj de la turisma industrio, la esperantistoj establis sian pioniran sistemon de “couch surfing” jam en 1974, per la t. n. Pasporta Servo.

La pariza ateliero “Esperanto-Paradigmo III” ambicias ekzameni la spertojn de neformalaj retoj, praktikoj de moviĝo kaj transnacia interŝanĝo. Ĝi pristudos la praktikojn de la Esperanto-movado kaj ĝiajn formojn de sociumado kaj interagado sed ankaŭ invitas prelegontojn pri aliaj organizaĵoj, societoj kaj retoj.


La laborrenkontiĝo direktiĝas al master studentoj, doktoraj studentoj kaj postdoktoroj kaj estas financita de la Franca-Germana Universitato (DFH/UFA). Ĝin organizas la Centre Alexandre Koyré (EHESS), la Centre Marc Bloch (Berlino), la Universitato de Bonn kaj la Universitatoi de St. Andrews.


La laborlingvoj (sen traduko) estas: germana, franca, angla kaj Esperanto.


Diversaj kontribuoj estas akceptitaj en la formo de mallongaj raportoj pri redaktataj master aŭ doktoraj tezoj, kontribuoj al esplorprojektoj aŭ pli longaj prezentoj. Bonvolu sendi viajn dokumentojn (maks. 200 vortoj resumon, maksimume 2 paĝan CV-on) al Pascal Dubourg Glatigny antaŭ la 14-a de aprilo 2023.


Demandojn direktu al pascal.dubourg@cnrs.fr

https://mondmilito.hypotheses.org/4671