+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Diversaj / Diversen / ELSENDO N°123 de AMINDA RADIO ESPERANTO
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je Hieraŭ je 07:10:37 »



La ELSENDO N°123 de Aminda Radio Esperanto denove aperas post la feria paŭzo. La enhavo komenciĝas per fabelo el la oriento de Malagasio. Alia interesa rubriko pritraktas la valoran lignaĵon Nato aŭ Nanto. Ni ne forgesas aldoni kelkajn novaĵojn de la kuranta monato. Nia podkasto proponas al vi ankaŭ Esperanto-kanton el la nova albumo Intergalaksia kaj la tuto finiĝas per eta leciono pri la malagasa lingvo. Aminda Radio Esperanto helpas vin konatiĝi kun nia bela insulo Malagasio. Ni invitas vin aŭskulti ĝis la fino nian programon. Ni rendevuos por la venonta numero.

https://youtu.be/m9Lrsx_g3II

Henriel FIDILALAO
2
Agenda / Agendo / Kultursemajno en Malaga 3-9.10.2022
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 19 septembro 2022, 08:11:28 atm »

La  unua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE) disvolviĝos en urbeto ĉe la plej fama marbordo de Katalunio. Sur la programo i.a. prelego de Ruben Fernandez pri kulturpolitiko en la interreta erao (mardo, posttagmeze).

Vidu https://eventaservo.org/e/NAKSE2022
3
Agenda / Agendo / Filmvoorstelling: Al liftend de wereld rond met Hugo Rau
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 septembro 2022, 19:01:15 ptm »
[Inschrijving via mail naar publiekswerking@advn.be met vermelding van het aantal personen en het al dan niet deelnemen aan de rondleiding.]
Hugo Rau (°1932, jarenlang vrijwilliger bij het Esperantofonds Cesar Vanbiervliet in Kortrijk) vertrok in juli 1955, na zijn opleiding aan het Persinstituut in Brussel en zijn legerdienst als VICI-redacteur, voor een journalistieke wereldreis.

Zijn reis, die hij grotendeels al liftend aflegde, eindigde drie jaar later. Hij financierde het project o.m. met artikels voor de Gazet van Antwerpen en lezingen voor Vlamingen in Congo, en middelbare scholen op de Nederlandse Antillen, waar hij meerdere maanden verbleef. Hij registreerde etnische muziek, maakte ook tal van foto's en verschillende films die hij vertoonde bij voordrachten na zijn terugkeer in het najaar van 1958. Uit zijn reis putte Rau ook inspiratie voor een aantal boeken, de radioprogramma's El Rancho Grande en Onze muzikale wereldreis op Omroep Antwerpen en het tv-programma Reisroutes voor het NIR.

Het ADVN vertoont op donderdag 6 oktober (onthaal vanaf 13.30 u) enkele van zijn films. Programma:

13u30 Ontvangst met koffie
14u     Kennismaking met het ADVN door Tom Cobbaert | hoofdarchivaris ADVN
14u10 Inleiding bij de films door Jens Bertels | archivaris ADVN
14u25 Filmvoorstelling 'Al liftend de wereld rond'
16u     Mogelijkheid om vragen te stellen aan Hugo Rau

Afsluiten doen we met een drankje en voor wie wenst een rondleiding door de gebouwen van het ADVN.
Locatie: Lange Leemstraat 26 - 2018 Antwerpen
Parkeergelegenheid: Parking Nationale Bank (Frankrijklei 166 - 5 min. te voet)
Openbaar vervoer: Tramlijn 4 vanuit station Antwerpen-Berchem - halte 'Hemel' of te voet uit Antwerpen-Centraal (20 min)

De filmvoorstelling vindt plaats in een zaal enkel toegankelijk met trappen.
4
Agenda / Agendo / Lovena studotago je sabato 5 novembro 2022
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 septembro 2022, 10:21:49 atm »
Zie Horizon-taal, september-oktober 2022, p. 10 en Eventa Servo, https://eventaservo.org/e/ls2022.
5
Agenda / Agendo / Verviers, 16.2.2022: Historio de la kinarto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 septembro 2022, 19:14:58 ptm »
Vendredon, la 16an de septembro 2022 je la 20a horo, la esperantista grupo de Vervierso kunvenos en la kulturcentro "Select", en Kelmis. Post mallonga ĝenerala asembleo, Jean-Marie Jacques prezentos la trian parton de sia historio de la kinarto (kun ekzemplaj film-eltiroj).

1928 La Passion de Jeanne d'Arc - Carl Th. Dreyer
1930 L'ange bleu - Josef von Sternberg
1932 Si j'avais un million - Lubitsch (et 6 autres...)
1934 L'Atalante - Jean Vigo
1935 La kermesse héroique – Feyder
1936 Modern Times - Chaplin
1940 Le dictateur – Chaplin
Bonvenon al ĉiuj!
6
Agenda / Agendo / Oostende, 10.9.2022, 15 u.: Eŭropa Himno
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 06 septembro 2022, 18:42:54 ptm »

Oostendse Esperantogroep 'La Konko' stelt voor:

Eŭropa Himno gezongen door Ostenda Koruso
(https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw)


Zaterdag 10 september 2022, 15 u., Lijnbaanstraat, Oostende
7
Agenda / Agendo / Novjara Renkontiĝo, Wiesbaden, 27.12.22-3.1.23
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 septembro 2022, 08:18:37 atm »

Jen invito al la 19-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 12-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de la 27-a de decembro 2022 ĝis la 3-a de januaro 2023 denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno en la junulargastejo, en kiu ni jam dufoje agrable kunestis jarfine.

Jen la informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
kaj la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Aliĝis jam 41 homoj: http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php

Dufoje ni jam provis okazigi la 19-an Novjaran Renkontiĝon, sed la kronviruso kaj la ŝtataj instancoj (kaj parto de la partoprenuntoj) havis aliajn planojn... Ni esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos laŭplane aranĝi la renkontiĝon.

Kronviruso kaj la sekvoj

Ni esperas povi aranĝi la renkontiĝon kiel kutime - aŭ preskaŭ kiel kutime. Estas eble, ke ni devos surmeti maskojn, kiam ni iras tra la domo, sed plej verŝajne ne, kiam ni sidas, manĝas, trinkas kaj babilas. Eventuale venos aliaj ŝtataj devigoj. Mi ne planas aldoni ian devigon, kiun la ŝtato ne ordonas per dekreto; ankaŭ la junulargastejo laŭ mia ĝisnuna sperto kaj impreso ne planas tian aldonon.

Fino de la nuna aliĝperiodo: 15-a de septembro

Retpaĝa tekniko: ne jam perfekta

Antaŭ kelka tempo mi transiris, eble iom tro kuraĝe, al alia retservoprovizanto, kio kaŭzis kelkajn ŝanĝojn. Bedaŭrinde mi rilate la nun pli novan teknikon estas ankoraŭ ĉe la paŝoj al plena posedo. Estas aktuale du eblaj ĝenoj:
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne venas tuja konfirmo al via propra poŝtkesto. Ĝi ja forsendiĝas, sed en kelkaj kazoj ne estas varme akceptata de via retprovizanto. Mia persona konfirmo venos esperinde baldaŭ.
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne vidas konfirmo-paĝon; anstataŭe aperas iu konfuza signo-paĝo. Ankaŭ tio ŝajne povas signifi, ke via aliĝo bone funkciis, nur la paĝo-montrado ne. Do eble informu min (por ke mi povu fari unu plian provon kuraci tion) kaj trankvile atendu, ĉu venos mia aliĝkonfirmo. Ne timu pri limdato, mi estas tute tolerema pri unu aŭ du tagoj.

Rusio kaj Ukrainio, kompare kun eraroj pri Esperanto

Mi certe ne deziras diskuti nun pri la temaro. Sed mi ja atentigas, ke la homa kapablo percepti la veron, la realan mondon, estas multege malpli bona ol ni kelkfoje pensas kaj kompare kun nia kapablo logike pensi. (Simile pri nia kapablo prognozi.) Oni tre facile eraras. Por klarigi tion kaj doni komparon: Rilate al Esperanto estas facile trovi ekzemplojn de elstaraj homoj, kiuj rakontas elstaran sensencaĵon.

- Noam Chomsky, verŝajne tutmonde la plej konata lingvisto, plurfoje asertis, ke Esperanto ne estas lingvo (ĝis kiam antaŭ kelkaj jaroj li koncedis la malon): Jen mallonga versio (eble 2017), https://www.youtube.com/watch?v=XR9oboNAxkI&t=158s , jen pli longa kaj pli erudicia prezento de erara argumentado pri Esperanto (2015), https://www.youtube.com/watch?v=HZVxcoS1etE&t=1185s

- Barbara Cassin, intertempe membro de la Franca Akademio, pli detale prezentas siajn proksimume sep erarajn kredojn pri Esperanto, sur
https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 (el 2017, originalo el 2012). (Interalie: Esperanto ne havas aŭtorojn nek verkojn, ne estas lingvo, estas daŭrigo de la Characteristica Universalis de Leibniz, nesufiĉa, morta, nenies gepatra lingvo)

- Wolf Schneider, siatempe tre konata kaj sukcesa aŭtoro de preskaŭ 30 libroj, publikigis en monata magazino de Neue Zürcher Zeitung (NZZ, monde konata) t.n. "nekrologon", postmortan eseon, pri Esperanto (1994). Tie legeblas brila frazo, laŭ kiu artefaritaj lingvoj ne ofertas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn ("Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten"). Ĉion ĉi kompreneble Esperanto ofertas, plejparte ekde jarcento.
Impresege, per nuraj 14 vortoj prezenti 5 malverojn; vera lingvo-majstro :-o
http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
Ĝis hodiaŭ eblas legi tion ĉe NZZ, https://www.nzz.ch/folio/nachruf-aufs-esperanto-ld.1616068?reduced=true se oni pagas por tio. La simile fama eldonejo Rowohlt ofertas la tekston en antologio (2009), Gewönne doch der Konjunktiv!, supozeble ĝis hodiaŭ.

Konsiderante tiajn kompletajn sensencaĵojn (laŭ mia kaj supozeble nia konvinko), ni eble havu la kuraĝon kaj forton pardoni al tiuj, kiuj pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio disvastigas - kompare kun nia konvinko - kompletajn sensencaĵojn. Ni estas kaj restas ĉefe lingvo-komunumo, ne konvinko-komunumo. Kaj eĉ se miaj nukoharoj rekte staras legante kaj aŭdante kelkajn asertojn, ankaŭ de Esperanto-parolantoj, indas konscii, kiom multege ni ĉiuj dependas en nia prijuĝo de la bazo, de veraj, realeco-proksimaj asertoj. Kaj ni homoj bedaŭrinde laŭ nia genetika bazo estas ŝoke malbone ekipitaj por distingi veron de malvero, por eliri el la ondo de informoj kaj misinformoj, en kiu ni vivas, sufiĉe malsame laŭ landoj. (Aldoniĝas la evidenta malfacileco eĉ por fakuloj fari taŭgajn prognozojn; tio aldone ĝenas la prijuĝon kaj trafan decidadon, ĉar decido pri ago kutime signifas ankaŭ prijuĝi la eblajn estontajn konsekvencojn.)

Esperante ke vi pardonos al mi la flankeniĝon, ke la mortigado kaj kripligado kaj aliaj amaskrimoj en Ukrainio trovos baldaŭan finon kaj ke ni sukcesos kunveni por denove bela kaj malgraŭ ĉio harmonia NR

Lu


8
Agenda / Agendo / Donacoceremonieto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 03 septembro 2022, 23:21:04 ptm »
Informcele :
 
Donacoceremonieto okazos marde 2022-09-06 je la 11-a horo en la Antverpena heredaĵbiblioteko (EHC), Conscienceplein 5. La famkonata kariljonisto kaj esperantisto Jo Haazen transdonos dudek tri volumojn, donacon de urbo Ŝanhajo (Ĉinujo) al fratinurbo Antverpeno, kiel evidentiĝas el la surskribo sur la bele binditaj volumoj. Temas pri granda nombro da binditaj numeroj de El Popola Ĉinio. Krome, Prof. Haazen persone donacos la monumentan Orgelboek = Organa Vortaro (eldono de 2015); li mem kontribuis  al  la Esperanto-traduko de ĉi tiu multlingva fakvortaro kiu estas destinita al la legejo de EHC, kie ĝi estos konsultebla sen formalaĵoj.
Kaj direktoro Peter Thoelen kaj Prof. Haazen koncise komentos la donacon.
Sekvos interludo kun klasikaj ĉinaj muzikiloj de du iamaj studentoj de Prof. Haazen kiuj regule koncertas.
Fine, EHC oferos trinkaĵon. Bonega okazo por revidi Prof. Haazen, kaj konatiĝi kun la nova direktoro de EHC kiu jam manifestas sian entuziasmon por daŭrigi kaj progresigi la kunlaboron kun Flandra Esperanto-Asocio.
Ĉiuj kiuj interesiĝas, kompreneble estas tre bonvenaj. Pro praktikaj kialoj, bonvolu konfirmi vian eventualan ĉeeston retpoŝtrevene. Dankon!
 
Permalink      https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:15315986/N
 
Cyreen Knockaert
Volontula katalogiste en EHC
9
Saluton,
jen invito al la
19-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 12-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
 de la 27-a de decembro 2022 ĝis la 3-a de januaro 2023
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majnoen la junulargastejo, en kiu ni jam dufoje agrable kunestis jarfine.
Jen la informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
 kaj la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
 
Aliĝis jam 41 homoj
 http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php
Dufoje ni jam provis okazigi la 19-an Novjaran Renkontiĝon, sed la kronviruso kaj la ŝtataj instancoj (kaj parto de la partoprenuntoj) havis aliajn planojn... Ni esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos laŭplane aranĝi la renkontiĝon.
 
 Kronviruso kaj la sekvoj
  Ni esperas povi aranĝi la renkontiĝon kiel kutime - aŭ preskaŭ kiel kutime. Estas eble, ke ni devos surmeti maskojn, kiam ni iras tra la domo, sed plej verŝajne ne, kiam ni sidas, manĝas, trinkas kaj babilas. Eventuale venos aliaj ŝtataj devigoj. Mi ne planas aldoni ian devigon, kiun la ŝtato ne ordonas per dekreto; ankaŭ la junulargastejo laŭ mia ĝisnuna sperto kaj impreso ne planas tian aldonon.
 
Kompreneble mi rekomendas esti singarda; aldone al la konataj reguloj: Indas havi relative malmultan (proksiman) kontakton kun aliaj novaj homoj dum la du semajnoj antaŭ NR. Indas lavi aŭ seninfektigi la manojn kaj la unuajn dek centimetrojn de la brako plurfoje tage dum NR (tio supozeble ankaŭ iom helpas kontraŭ la kutimaj amasaj malvarmumoj en la finaj tagoj de multaj Esperanto-renkontiĝoj).
 Programo Esperinde ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon kiel dum la antaŭaj NR-oj. Ja ankoraŭ restas iom da tempo por pripensi kaj prepari. Jam alvenis deko da diversaj interesaj proponoj, interalie de koncerto.
 
 Fino de la nuna aliĝperiodo: 15-a de septembro
  La nuna unua aliĝperiodo finiĝos en ĵaŭdo 15-a de septembro, sed eble mi ŝovos tion iomete.
 Retpaĝa tekniko: ne jam perfekta Antaŭ kelka tempo mi transiris, eble iom tro kuraĝe, al alia retservoprovizanto, kio kaŭzis kelkajn ŝanĝojn. Bedaŭrinde mi rilate la nun pli novan teknikon estas ankoraŭ ĉe la paŝoj al plena posedo. Estas aktuale du eblaj ĝenoj:
 - Eble vi bonorde aliĝas, sed ne venas tuja konfirmo al via propra poŝtkesto. Ĝi ja forsendiĝas, sed en kelkaj kazoj ne estas varme akceptata de via retprovizanto. Mia persona konfirmo venos esperinde baldaŭ.
 - Eble vi bonorde aliĝas, sed ne vidas konfirmo-paĝon; anstataŭe aperas iu konfuza signo-paĝo. Ankaŭ tio ŝajne povas signifi, ke via aliĝo bone funkciis, nur la paĝo-montrado ne. Do eble informu min (por ke mi povu fari unu plian provon kuraci tion) kaj trankvile atendu, ĉu venos mia aliĝkonfirmo. Ne timu pri limdato, mi estas tute tolerema pri unu aŭ du tagoj.
 Rusio kaj Ukrainio.
 Kompare kun eraroj pri Esperanto
  Mi certe ne deziras diskuti nun pri la temaro. Sed mi ja atentigas, ke la homa kapablo percepti la veron, la realan mondon, estas multege malpli bona ol ni kelkfoje pensas kaj kompare kun nia kapablo logike pensi. (Simile pri nia kapablo prognozi.) Oni tre facile eraras. Por klarigi tion kaj doni komparon: Rilate al Esperanto estas facile trovi ekzemplojn de elstaraj homoj, kiuj rakontas elstaran sensencaĵon.
- Noam Chomsky, verŝajne tutmonde la plej konata lingvisto, plurfoje asertis, ke Esperanto ne estas lingvo (ĝis kiam antaŭ kelkaj jaroj li koncedis la malon): Jen mallonga versio (eble 2017), https://www.youtube.com/watch?v=XR9oboNAxkI&t=158s , jen pli longa kaj pli erudicia prezento de erara argumentado pri Esperanto (2015), https://www.youtube.com/watch?v=HZVxcoS1etE&t=1185s
- Barbara Cassin, intertempe membro de la Franca Akademio, pli detale prezentas siajn proksimume sep erarajn kredojn pri Esperanto, sur https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 (el 2017, originalo el 2012). (Interalie: Esperanto ne havas aŭtorojn nek verkojn, ne estas lingvo, estas daŭrigo de la Characteristica Universalis de Leibniz, nesufiĉa, morta, nenies gepatra lingvo)
 
- Wolf Schneider, siatempe tre konata kaj sukcesa aŭtoro de preskaŭ 30 libroj, publikigis en monata magazino de Neue Zürcher Zeitung (NZZ, monde konata) t.n. "nekrologon", postmortan eseon, pri Esperanto (1994). Tie legeblas brila frazo, laŭ kiu artefaritaj lingvoj ne ofertas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn ("Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten"). Ĉion ĉi kompreneble Esperanto ofertas, plejparte ekde jarcento.
 Impresege, per nuraj 14 vortoj prezenti 5 malverojn; vera lingvo-majstro :-o
 http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
 Ĝis hodiaŭ eblas legi tion ĉe NZZ, https://www.nzz.ch/folio/nachruf-aufs-esperanto-ld.1616068?reduced=true se oni pagas por tio. La simile fama eldonejo Rowohlt ofertas la tekston en antologio (2009), Gewönne doch der Konjunktiv!, supozeble ĝis hodiaŭ.
Kelkaj perloj el la Esperanton misfamiga kulturo...
Konsiderante tiajn kompletajn sensencaĵojn (laŭ mia kaj supozeble nia konvinko), ni eble havu la kuraĝon kaj forton pardoni al tiuj, kiuj pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio disvastigas - kompare kun nia konvinko - kompletajn sensencaĵojn. Ni estas kaj restas ĉefe lingvo-komunumo, ne konvinko-komunumo. Kaj eĉ se miaj nukoharoj rekte staras legante kaj aŭdante kelkajn asertojn, ankaŭ de Esperanto-parolantoj, indas konscii, kiom multege ni ĉiuj dependas en nia prijuĝo de la bazo, de veraj, realeco-proksimaj asertoj. Kaj ni homoj bedaŭrinde laŭ nia genetika bazo estas ŝoke malbone ekipitaj por distingi veron de malvero, por eliri el la ondo de informoj kaj misinformoj, en kiu ni vivas, sufiĉe malsame laŭ landoj. (Aldoniĝas la evidenta malfacileco eĉ por fakuloj fari taŭgajn prognozojn; tio aldone ĝenas la prijuĝon kaj trafan decidadon, ĉar decido pri ago kutime signifas ankaŭ prijuĝi la eblajn estontajn konsekvencojn.)
 
Esperante ke vi pardonos al mi la flankeniĝon,
 ke la mortigado kaj kripligado kaj aliaj amaskrimoj en Ukrainio trovos baldaŭan finon
 kaj ke ni sukcesos kunveni por denove bela kaj malgraŭ ĉio harmonia NR
 
Lu
__
 
Informa paĝo pri NR http://esperanto.land/nr/#nr
 Aliĝu ĉi tie http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
 
Kotizoj http://esperanto.land/nr/kotizoj.shtml#plena
 
Aliĝis jam 41 homoj
 http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php
10
Agenda / Agendo / Nuligita: Terasumado en Zutphen je 17 septembro
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 septembro 2022, 17:21:28 ptm »

Okazos neformala terasumado esperantista, de la 14.00 ĝis la 16.00 je Broederenklooster,  Rozengracht 3. Ĝi situas nur kelkdek metrojn de la trajnstacio. Se pluvas ni estos interne.

(Ronaldo, tra listo  espned)
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10