+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  FEL / VEB (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?

Aŭtoro Fadeno: Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?  (Legita 501 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 565
  • Sekso: Vira
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?
« je: 29 junio 2022, 15:57:51 ptm »
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata? Eble vi estos la nova oficisto de Flandra Esperanto-Ligo.
Flandra Esperanto-Ligo proponas postenon de oficisto en sia sidejo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 en Antverpeno, Belgio. (80%-a labortempo, kontrakto sen difinita daŭro).

La ideala kadidato nepre scipovu:
Labori memstare: ofte vi estos sola en la oficejo (sed dum la unuaj monatoj ni ne lasos vin sola!), do gravas bone plani kaj strukturi vian laboron.
Komuniki trafe kaj klare: necesas kunlabori kun volontuloj, estraranoj, membroj, klientoj, liverantoj ktp.
Agi akurate kaj diligente: vi ĉefe okupiĝos pri administrado, kaj financa kaj asocia, kio postulas atenton pri la ciferoj, reguloj kaj limdatoj.

La laborlingvoj estas Esperanto kaj la nederlanda, ioma kono de la angla kaj la franca estas bonvena. Estu lernema, aktiva kaj entuziasma pri la daŭrigo de pli ol 40-jara agado de tiu ĉi grava centro de Esperanta kulturo.
 
Interesita? Kandidatiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be
Demandoj pri la posteno? Informiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be