+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Internacia renkontiĝo: 2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011

Ligitaj eventoj

  • 2-a renkontiĝo PRINTEMPE: 18 aprilo 2011 - 25 aprilo 2011

Aŭtoro Fadeno: Internacia renkontiĝo: 2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011  (Legita 3585 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Ludoviko

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 3
La ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilaĵo Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, kiu tre plaŭis al ni - ĝi troviĝas sur monto kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ĝi havas agrablan endoman naĵejon. Eblas bele promeni ĉirkaĵe en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono.

Iom da prelegoj, iom da promenoj kaj ekskursoj

Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, aŭskulti kelkajn prelegojn, havi konversacian rondon kaj eble plian lingvan kurson laŭ deziro, ĝui la flosadon en la endoma naĵejo, fari promenojn kaj ekskursojn, festi paskon - do ĝui la vivon kaj la printempon. Ni invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.

Prezento de pupteatraĵo

Christoph Frank, sperta profesia pupludanto ekde multaj jaroj, prezentos la pecon "Aleksandro kaj la mekanika muso".

Endoma naĵejo

Al la grandaj allogaĵoj de la domo apartenas la naĵejo kun varma akvo, kie eblas agrable flosante senstreĝiĝi.

Semajno antaŭ pasko

La renkontiĝo okazos en la semajno antaŭ pasko kaj finiĝos en la paska lundo. La datoj do kongruas kun la lernejaj ferioj en Belgio.

La informojn kaj la aliĝilon vi trovas sur
http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe .

Ni tre ĝojos, se vi ŝatos partopreni. Volonte mi respondos viajn demandojn.

Kun afablaj salutoj

Lu Wunsch-Rolshoven
« Lasta redakto: 16 februaro 2011, 20:37:18 ptm de Ludoviko »