Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 novembro 2019, 19:16:46 ptm

Titolo: Radio 'La Première' pri Esperanto, 29.11.2019
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 novembro 2019, 19:16:46 ptm

Helena Verrier, ĵurnalistino de la radio La Première (RTBF), preparas elsendon pri Esperanto kadre de la serio "Un jour dans l'histoire". Enestos intervjuo kun Bernard-Régis Larue (prezidanto de la Brusela Grupo) kaj elementoj el la Beneluksa Kongreso de Charleroi, ĉe tabloj de konversacioj de Louvain-La-Neuve, ĉe fulmkurso en lernejo de Liège, ktp. La tuto daŭros 40 minutojn. La rezulto audiĝos vendredon la 29an de novembro, je la 13:20.

Retejo EBG :  www.esperantobruselo.org (http://www.esperantobruselo.org)
Yahoo grupo : Esperanto en Bruselo
Fejsbukpaĝo :  esperantobruselo
Titolo: Re: Radio 'La Première' pri Esperanto, 29.11.2019
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 29 novembro 2019, 19:35:19 ptm
Se vi maltrafis la elsendon, ankoraŭ eblas aŭkulti ĝin je https://www.rtbf.be/auvio/detail_un-jour-dans-l-histoire?id=2571789 (https://www.rtbf.be/auvio/detail_un-jour-dans-l-histoire?id=2571789) (necesas ensaluti tra Facobook au Google, aŭ registri vin; poste vi povas rekte aŭskulti aŭ kopii la dosieron al via komputilo).