Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

Belga Agendo aŭ belga retejo ?

<< < (2/3) > >>

flory:
 ;) La problemo estas ke multaj homoj ne scias kiel uzi la forumon.
Pro tio ni devus instrui ilin. Eble estus okazo dum la venonta BEF-kunveno la 23-an de marto en Bruselo.

Roland Rotsaert:
La (aktiva) uzo de la forumo efektive ne estas simpla, sed oni iom post iom lernu uzi ĝin; tiel estas kun ĉiuj novaj iloj. Ekzistas helpdosiero, jam plurloke la uzo estis klarigita, sed pro iu kialo oni ne volas lerni/uzi. Same malesperige estas ke ankaŭ mankas la simplaj legantoj: tri artikoloj aperigitaj antaŭ du tagoj estas legitaj de maksimume 20 personoj, kvankam la forumo nun havas 93 membrojn.

valer:
Dependas kiujn vi celas.

ĉu la estraranoj de FEL?
ĉu la belgaj estraranoj?
ĉu la aktivuloj en Belgio?
ĉu ĉiuj esperantistoj en Belgio? Inkluzive de la komencantoj?
Kaj por ĉiu grupo indus pripensi kion ili bezonas.

En merkato-scienco estas baza regulo: se vi ne celas precizan grupon... vi celas neniun!

Al estraranoj ni petas sufiĉe paroli Esperanton. Ni devus ankaŭ peti minimuman komputil-kapablon kaj komputil-uzon.
(Mia patrino estas pli ol 60jaraŭa. Kiam ĝi iĝis prezidantino de sia helpklubo "Kiwanis", ĝi abonis al la reto kaj komencis uzi ret-mesaĝon ĉar tio estis nepra.)

PaulP:

--- Citaĵo de: Roland Rotsaert je 17 februaro 2013, 08:20:12 atm ---La (aktiva) uzo de la forumo efektive ne estas simpla, sed oni iom post iom lernu uzi ĝin; tiel estas kun ĉiuj novaj iloj.

--- Fini citaĵon ---

Tute prave. Tamen, nur la veraj aktivuloj sciu, kiel oni afiĉu novaĵojn. La granda plimulto ne bezonas afiĝi, sed simple estu informita. Por ili sufiĉas supre alklaki la frazon "Novaj afiŝoj ekde via lasta vizito". ĉu povas esti pli simple??

PaulP:

--- Citaĵo de: flory je 16 februaro 2013, 22:03:31 ptm --- ;) La problemo estas ke multaj homoj ne scias kiel uzi la forumon.
Pro tio ni devus instrui ilin. Eble estus okazo dum la venonta BEF-kunveno la 23-an de marto en Bruselo.

--- Fini citaĵon ---
Mi ne konas la lokajn cirkonstancojn. Se tie estas disponebla komputilo kaj projekciilo, jes, tiam eblas. Se oni nur parole povas klarigi, forgesu. Tio ne funkcios. Homoj devas vidi tion kaj prefere eĉ fari antaŭ ol ili plene komprenas.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio