+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Enkonduko en la teknikon de vikipedia redaktado (8 majo, per zoom)

Ligitaj eventoj

  • Redaktu vikipediajn artikolojn (Zoom): 08 majo 2021

Aŭtoro Fadeno: Enkonduko en la teknikon de vikipedia redaktado (8 majo, per zoom)  (Legita 2509 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Rilate la kampanjon "Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021" (vidu la alvokon de UEA, ELiSo, ILEI kaj E@I: gazetara komuniko de UEA, 2021-04-24, https://uea.org/gk/946a1) ni ŝatus atentigi pri ĉi tiu virtuala aranĝo:

La Kolonja Esperanto-Klubo invitas: Redaktu vikipediajn artikolojn!

2021-05-08 (sabato) 18:00h UTK = 20:00h en la mezeŭropa somera horzono (UTK+2)

Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj. Ĉiuj konas kaj konsultas la esperantlingvan vikipedion. Ĉu vi foje rimarkas tajperarojn en iu artikolo? Ĉu foje aldonindas informoj? Ĉu foje eĉ aldonindas nova artikolo, ĝis nun neekzistanta? Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj.


Surekrane vi vidos:

    kiel korekti erarojn
    kiel plivastigi ekzistantan artikolon
    kiel krei novan artikolon surbaze de jam ekzistanta alilingva artikolo

Aliro al la zuma konferenco (ekfunkcias 10 minutoj antaŭ la komenco):

https://us02web.zoom.us/j/81629504522?pwd=TjVjVnMzdTBLaWJlUWNuZVo5TkxIdz09


Antaŭanonco de via partopreno ne nepre necesas, sed estas dezirata, laŭeble en la paĝo de EventaServo https://eventaservo.org/e/KEK-invitas-2021-05-08 aŭ retpoŝte al Klaus Leith, KDL (ĉe) gmx.eu -- dankon!