+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens

Aŭtoro Fadeno: Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens  (Legita 1033 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens
« je: 11 januaro 2024, 19:44:52 ptm »
Gazetara komuniko de UEA N-ro 1148 (2024-01-02)


Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens, eksa Prezidanto de UEA, pro lia 100-jariĝo

Honore al la eksa Prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1-an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj.
La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio. Jam konsentis partopreni ĉiuj vivantaj eksprezidantoj: Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj John Wells.
La ĵurio aperigos gvidliniojn pri la proceduro por prezenti proponojn kaj pri la maniero anonci la gajninton ĉiujare. La premio venos el starigata Fondaĵo Grégoire Maertens, al kiu kontribuos la familio Maertens, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj admiras la agadon de Grégoire por Esperanto. La fondaĵo celas helpi daŭrigi la premion, kaj donacoj al ĝi bonvenas pere de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/maertens. Pliaj detaloj pri tiu omaĝo al Grégoire oni povos legi ankaŭ en la revuo Esperanto, kiujn ricevas abonantoj kaj ĉiuj individuaj membroj de UEA.