Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Volontula agado / Vrijwilligerswerk

Aktivula laboro de Petro.

(1/2) > >>

petrodesmet:
Mallonge, ĉar vi, Ivo, petis:
Krom multaj artikoloj en Ipernity (pli ol 300) kaj Vikipedio kaj recenzoj en Monato, kontribuetoj en Horizontaal... mi esperas ke plej utilaj estis la vortaroj (E-N-E, Poŝaj, Bildvortaro). Precipe se la nova vasta PIV-ido povus aperi, ĉar ĝi estas frukto, tagon post tago plidikiĝanta, de cent elcenta esperantovivo, kiu tage liveras necesajn kaj nefacile troveblajn vortojn [kies nederlanda ekvivalento eĉ multe pli malfacile estas trovebla] . Ne-esperantaj vortoj en nia familio aperas multe malpli ofte ol meteoroj en nia nokta ĉielo.
Eble ankaŭ miaj esploroj prifundamentaj kaj priproverbaj iel utilas. 
Jen.... ĉar vi insistis. 

Kiel vi nomas la aparaton, por trapuŝi necesejon? Kaj la aparato kiu ricevas la rimenon per kiu vi suprentiras la fenestrajn lukojn? ktp ktp ktp
.

Lodchjo:
Tralavilo? Aŭ trapuŝilo?
Lukaksejo?

petrodesmet:
 Lodĉjo,
Mi ne trovis kiel respondi .
Trapuŝilo certe taŭgas.
Alia: rulvolvilo nepre estas pli klara vorto. Rulvolvilo (por ŝutrobendo).
Mi pensas ke ni uzis tion.

Nederlande: ontstopper KAJ oproller.

petrodesmet:
La lukaksejo ŝajnas al mi malfacile disektebla, analizebla.
Mia ideo estis montri ke ĉiu objekto bezonas (simplan) nomon, kaj ke en Esperanto oni ĉiam trovas iun nomon, se ...
Cetere, iom ĝena ĉe via propono estas la samtempa apero de "kak" kaj "ejo" .... Kaj ?aks-ejo?

Lodchjo:
ontstopper, bone, trapuŝilo;
mi pensis ke temis pri la parto malantaŭ la neceseja kuvo kiu pelas la akvon tra la kuvon kaj do rezonis ĉi-nokte, ke akvopelilo pli taŭgas, sed jes, por senŝtopigilo, eblus uzi "trapuŝilon", kvankam senŝtopigilo eble pli klaras?
jes, "lukaksejo", efektive, iom tro kolizias kun "kakejo", ĉikaze luebla "kakejo", "lukakejo" do, ekz. por eventoj. :)
eble ni faru apartan fadenon por vortaraj vortoj, se utilas al vi? mi kun Yves jam multe pripensis vortojn kaj esprimojn por lia tradukado de la Facebook-interfaco.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio