Agendo / Agenda > Agenda / Agendo
Anstataŭ UK: Dua Virtuala Kongreso de Esperanto
(1/1)
Roland Rotsaert:
Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.
Eblas aliĝi, senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 4a de julio 2021.
Legu pli en la gazetaro komuniko de UEA: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/2-a-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto-jam-eblas-aligxi-senpage-por-individuaj-membroj-de-UEA-gxis-la-4-a-de-julio
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio